🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Pola literaturo kaj Sinjoro Tadeo
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado de la temo, diskutado kun la invitita preleganto Jerzy Dryja.

Internacia

Kion kaj kiom ni scias pri pola literaturo? Post la interesa prelego pri pola historio ni nun havas la okazon lerni pri la fama verkisto Adam Mickiewicz kaj ekkoni pli detale la popularan verkon: Sinjoro Tadeo. Jerzy Dryja prezentos ankaŭ ĝian Esperanto-tradukon fare de A. Grabowski.
Jen detaloj de s-ro Dryja pri sia prelego:
"Unue mi prezentas la koncizan informon pri la vivo de A.Mickiewicz  kun historiaj kaj nunaj faktoj ligitaj kun lia naskiĝloko, sekve mi klarigas pri la distingo de la vortoj "Litvo - litvano, Litovio - litovo". Poste mi karakterizas la poemon "Pan Tadeusz" mem.
En la laŭvica parto mi prezentas faktojn el la vivo kaj verkado de A.Grabowski kun la bildoj pri la nunaj Grabowski-objektoj en Varsovio. Plusekvas karakterizado de lia majstra traduko de "Sinjoro Tadeo" kaj mencio pri la grandsukcesa filma adapto de "Pan Tadeusz" fare de Andrzej Wajda (1999). Mi mencias pri la eseolibro de Roman Dobrzyński "Sinjoro Tadeo parolas esperante" kaj pri liaj aliaj konataj verkaĵoj.
Mi finas la prezentaĵon per la deklamo de la komencaj versoj de esperantlingva "Sinjoro Tadeo" (alvoko de Mickiewicz al sia hejmlando Litvo)."
 
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.

Pri la sekvaj temoj, prezentadoj ni baldaŭ decidos kaj metos informojn ĉi tien.  
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 01.06.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto