Esperanto en Eŭropo: Ĉu esperantistoj apogas sian lingvon kadre de la Eŭropa Unio?
Retorika demando, ĉu ne? Do, ni uzu la eblecon plividebligi Esperanton en Eŭropo kaj konsciigi al eŭropuniaj instancoj la valoron de nia lingvo.
Komence de majo 2021 estis lanĉita plia elemento kadre de la eŭropunia
Konferenco pri la estonteco de Eŭropo: la civitana dialogo, konsultado de eŭropuniaj civitanoj per interreta platformo.
Ĉu tio utilas por antaŭenigi nian lingvon en Eŭropo? Jes!
Ni eksplikos kial, kaj ni montros kiel partopreni la civitanan dialogon de la Konferenco.