Internacia Instruista Simpozio
“Instrui – ne nur Esperanton! – ekster lernejaj medioj”

Internacia

La Internacia Instruista Simpozio malferma al ĉiuj profesiuloj pri instruado okazos kadre de la 56-a Internacia Instruita Kongreso organizata de ILEI, kune kun la Internacia Junulara Kongreso de TEJO, en Lignano Sabbiadoro, Italio, 5-12 aŭgusto 2023. Ĝi okazos en hibrida formo: fizika kaj reta ĉeesto.

Ĝia ĉeftemo estas “Instrui – ne nur Esperanton! – ekster lernejaj medioj”.

Per tiu temo ni celas debati kaj analizi la veran situacion de instruado okazanta en medioj eskter la lerneja etoso, ekzemple en religiaj centroj, sindikatoj, fakaj kaj lokaj asocioj, ktp. Ĉar en diversaj landoj instruado, kaj ne nur de Esperanto, ĝenerale okazas en tiuj lokoj, ĉiam estas tempo interŝanĝi spertojn, ideojn kaj opiniojn pri instruado okazanta en kondiĉoj plejofte malsimilaj ol la esperindaj.

La simpozia ĉeftemo certe vekos intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de aliaj fakoj; kaj ankaŭ de universitataj esploristoj kaj profesoroj, kiuj certe trovos en ĝi ne nur interesan materialon por estontaj esploroj sed ankaŭ ampleksigo de la debatoj pri eksterlerneja instruado.

Celante diversaspektan traktadon de la simpozia ĉeftemo, oni komprenas ke ĝi inkluzivas, i.a. la jenajn subtemojn:
► Specifaĵoj de didaktiko por instruado ekster lernejaj medioj
► Uzado de interretaj teknologioj por instruado
► Esperanto en la kultura mozaiko de junuloj (kaj pliaĝuloj)
► Esperanto kiel didaktila ilo por instruado de aliaj fakoj
► Instrumaterialoj en eksterlerneja instruado
► Propedeŭtika valoro de Esperanto-kulturo
► Uzado de Esperanto por interŝanĝado de kulturaj valoroj
► Instruado kaj la konstruado de komunumoj de praktiko



ALVOKO AL PRELEGOJ


Se vi deziras prelegi pri tiu ĉi temaro, aŭ mem proponi novan temon, ni tre kore invitas vin sendi vian prelegproponon al ilei.kongresoj@gmail.com, kopie al magisterpita@gmail.com. Bonvolu sekvi la ŝablonon en la Aldonaĵo 1.

Limdato: la 15-a de aprilo 2023.

Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Viaj prelegresumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro, kaj plenaj prelegtekstoj en Simpoziaj Aktoj. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj, kun 10 minutoj por diskuto.

Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio, kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman kongresan aliĝilon kaj pagi la nur-simpozian kotizon (ĉi-kaze, bonvolu kontakti nin prie).

Bonvenon!

Organizado: Fernando Pita (UERJ, ILEI, AdE)

 —

Aldonaĵo 1 – Ŝablono de prelegpropono


Via prelegtitolo

Via plena nomo, via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile)

Resumo: Ĉi tiu ŝablono difinas strukturon kaj enhavon de ILEI-simpoziaj kaj aliaj ILEI-kongresaj prelegproponoj. Por resumi vian prelegon bonvolu uzi 100 - 200 vortojn.

Ŝlosilvortoj: (3 - 5 ŝlosilvortoj) 

Aŭtoro: Por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉