Por instruistoj, kursgvidantoj kaj interesiĝantoj pri la temo
“Instrui Esperanton en lernejoj”.
En 2023 la Internacia Kongreso de Esperantistaj Instruistoj okazos tuj post la
Universala Kongreso de Esperanto en Torino, samloke kaj samtempe kun la Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO kun komunaj programeroj inter la du kongresoj.
Estos bunta programo en agrabla feriejo por instruistoj, kursgvidantoj, infanoj, junuloj kaj la tuta familio. Ni estos kune en Italio ☀️ 🇮🇹