Aŭskultu la kantojn trankvile kaj pripensu bone, kiu kanto meritas esti poste la "Kanto de la Monato"!
La kuna Zoom-kunveno okazos la 11-an de junio, kiam vi post la fina voĉdonado ankaŭ ekscios la rezulton.
Multan plezuron dum la aŭskultado kaj voĉdonado!
Jen bildo kun etaj fotoj el la kantofilmoj, inter kiuj vi povos elekti:
Foto Kompila Dokumento 53a malgranda.png424 kB
Dum julio kaj aŭgusto la Kantoparado paŭzas!
La 54-a Kantoparado okazos la 10-an de septembro 2025! https://eventaservo.org/e/RB-10sep25-54a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!