🖥 🐀RB_Hameln: 🎶42-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!🎼🎵 - ankaŭ rete dum tri tagoj!📧
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!

Foto 42-a Kantoparado malgranda.png 433 kB

Detala programo:
17.04.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
42-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj.
  2. De ĵaŭdo ĝis sabato ankaŭ rete, se vi merkredon ne havas tempon aŭ loĝas en lando kun malkonvena horzono. La ligiloj al la kantoj kaj la paĝo por voĉdoni tiam aperos ĉi tie.
  3. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 42-a Kanto-Parado je la 17.04.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

1) Anjo: 3:39 Ave Maria – Anjo Amika 
2) Heinz: 1:38 Mi Ne Povas Diri – Luis Obando 
3) Julia: 3:16 Pluku Ne La Florojn – La Perdita Generacio 
4) Stefan: 2:43 Eta kosmonaŭto – i.d.c. 
5) Saša: 3:05 Du gitaroj –  Saša Pilipović  
6) Paula: 3:26 Junaj idealistoj – Dolchamar 
7) Klaŭdja: 2:45 Kanto al la mondo – Daniel Haddad 
8) Pŝemek: 3:09 Mi sangas sen vi – Sandro Machado 
9) Axel: 3:36 La tendara adiaŭa – Oraj Kantoj 
Salutmesaĝo de Luis Obando, kantisto de „Mi Ne Povas Diri“
https://youtu.be/_3--6mJgT_c 
Salutmesaĝo de Dimitrios Koumpis, verkisto de „Mi Sangas Sen Vi“ 
Salutmesaĝo de Sandro Machado, kantisto de „Mi Sangas Sen Vi“ 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis sabato (laŭ Berlina horzono):


Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson. 

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
E) Duon-Rezulto 42-a Kantoparado.PNG 385 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Denove estis bela vespero dum la 42-a Kantoparado. Entute partoprenis 38 homoj el 16 landoj (Italujo, Danujo, Kroatujo, Ukrainujo, Slovakujo, Pollando, Nederlando, Belgujo, Usono, Litovujo, Francujo, Britujo, Hungarujo, Portugalujo, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Voĉdonis en la fino 25 homoj.

Kaj tataaa: Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis sabato: 
A) Rezulto 42-a Kantoparado.PNG 407 kB
(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Entute estis ekscita voĉdonado dum la 42-a Kantoparado. La kantoj sur la unuaj tri rangoj sufiĉe frue atingis la pinton, sed nur per la lastaj voĉoj (2-foje 4 poentoj por tiu kanto), la gajninto finfine atingis per 1 poento da diferenco la pinton. Vere estas ja nur 3 poentoj da diferenco ankaŭ inter la 1-a kaj 3-a rango! Gratulon!
Entute partoprenis 55 homoj el 21 landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiujn: Hispanujo, Svedujo, Bulgarujo, Svislando kaj Brazilo ). Voĉdonis en la fino 49 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

D) Landoj 42-a Kantoparado.PNG 46 kB


Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/qpvfptirgvciuo9rn_zxxg kaj
https://pollunit.com/de/polls/qpvfptirgvciuo9rn_zxxg/evaluations

Venkintoj post la voĉdonado (49 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:

Jen la kanto de la monato:

 1-a rango kun 58 poentoj:  Mi Ne Povas Diri - Luis Obando 
... kaj sekvas sur rangoj 2 ĝis 3:
2-a rango kun 57 poentoj:  Pluku Ne La Florojn - La Perdita Generacio
3-a rango kun 55 poentoj:  Junaj idealistoj – Dolchamar   

B) Poentoj 42-a Kantoparado.PNG 33,7 kB
 
C) Prozentoj 42-a Kantoparado.PNG 42,4 kB


Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La 43-a Kantoparado okazos la 12-an de junio 2024.
https://eventaservo.org/e/RB-12jun24-43-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!

En majo, la monato de la ESC (Eurovision Song Contest = Eŭrovida Kantkonkurso) ni ofertos al vi specialan Kantoparadon la 15-an de majo 2024:
Spektu kun ni la  🎶 1-an ESC-Kantoparadegon kaj voĉdonu kun ni por la kanto de la jaro🎼🎵 
Ni prezentos al vi ĉiujn gajnintajn kantojn de la pasinta jaro kaj ankaŭ la plej sukcesajn sur la aliaj rangoj.
Kiu kanto finfine meritas porti la titolon "Kanto de la Jaro 2024!"?
Ĉio kuŝas en viaj manoj, ĉio dependas de viaj poentoj.
https://eventaservo.org/e/RB-15maj24_1a_ESC-Kantoparadego 
Ne maltrafu ĝin. Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-17apr24-42-a_Kantoparado  
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo.  
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asociaj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli sube.
  6. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn.
  7. Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton
  8. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn tri tagojn. De ĵaŭdo ĝis sabato vi trovos la ligilojn al la naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos sabato je la 24-a horo laŭ Berlina horzono. 
  9. Iam dum la sekva dimanĉo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Monato. Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  10. La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn. La trian fojon vi denove povos ĝui la kanton, sed ne plu eblas voĉdoni por ĝi. Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis. 

Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
  1. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero). 
  2. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  3. Aldonu viajn aliajn poentojn!
  4. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj. 
  5. Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita.)
  6. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
 
Krome por retaj voĉdonantoj (ĵaŭdo ĝis sabato):
  1. Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson. 
  2. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  3. Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  Se vi ŝatas ricevi la informojn pri la Kantoparado per retpoŝto, bonvolu ankaŭ entajpi vian retpoŝtadreson  (libervole) .
  4. Aldonu viajn aliajn poentojn kaj kontrolu ĉion, kiel supre priskribita!
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin iam dum la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  Ratkaptista Bando 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Anjo Amika Ave Maria

Esperanto, muziko, Varsovia Vento

Mi Ne Povas Diri - Luis Obando

'Je ne l'ose dire' Franca renesanckanto de la 16a jarcento de Pierre Certon. Tradukis Arjen-Sjoerd

"PLUKU NE..." Tabasamu!

Muzika komponaĵo: LA PERDITA GENERACIO. Pri la disneja filmo: Ponto al Terabithio.

Eta kosmonaǔto

Provided to YouTube by Routenote Eta kosmonaǔto · i.d.c. Fulmerford ℗ Eric Languillat Released o

Du gitaroj - Saša Pilipović - Esperanto

Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (K

Junaj idealistoj

Provided to YouTube by Believe SAS Junaj idealistoj · Dolchamar Rebela Sono (Esperanto) ℗ Vinilko

Kanto al la mondo - Daniel Haddad - Esperanto music

Kanto al la mondo - Daniel Haddad

Sandro Machado - Mi Sangas Sen Vi (Unreleased)

Mi Sangas Sen Vi • Una Voce per San Marino 2024 *Una Voce per San Marino is a national selection fo

La tendara adiaŭa - Oraj Kantoj

Filmeto kun la kanto "La tendara adiaŭa", verkita de Jefim Zajdman kaj Dina Lukjanec laŭ melodio de

Resuma filmo de la 42-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 42-a Kantoparado

Salutmesaĝo de Luis Obando por la 41-a Kantoparado

Ĉar li ne povis ĉeesti, Luis salutas la partoprenantojn de la 41-a Kantoparado per eta filmeto.

Salutmesaĝo de Dimitrios Koumpis, verkisto de la kanto "Mi Sangas Sen Vi" por la 42-a Kantoparado

Ĉar li ne povis ĉeesti, Dimitrios salutas la partoprenantojn de la 42-a Kantoparado per eta filmeto.

Salutmesaĝo de Sandro Machado, kantisto de "Mi Sangas Sen Vi", por la 42-a Kantoparado

Ĉar li ne povis ĉeesti, Sandro salutas la partoprenantojn de la 42-a Kantoparado per eta filmeto.