🖥 🐀RB_Hameln: 🎶🥂🥳1-a ESC-Kantoparadego - voĉdonu por la kanto de la jaro 2024!🎼🎵🎉🥇🏆 🎆
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!

Foto 1-a Kantoparadego.PNG 678 kB

Detala programo:
15.05.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
🐀RB_Hameln: 🎶🥂🥳1-a ESC-Kantoparadego - voĉdonu por la kanto de la jaro 2024!🎼🎵🎉🥇🏆 🎆 
Homoj proponis Esperanto-kantojn dum la pasinta jaro kaj vi havis la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj.
En majo, la monato de la ESC (Eurovision Song Contest = Eŭrovida Kantkonkurso) ni ofertas al vi specialan Kantoparadon:
Spektu kun ni la  🎶🥂🥳 1-an Elegantan Sensacian Celfokusigan Kantoparadegon kaj voĉdonu kun ni por la kanto de la jaro! 🎼🎵🎉🥇🏆 🎆
Eleganta = Vestu vin elegante kaj freneze, invitu viajn amikojn, preparu por vi viajn ĉipsojn kaj fromaĝerinacojn, por ke vi sentu vin kiel esti ĉe vera ESC-vespero!
Sensacia = Ĝis nun ankoraŭ neniam okazis tia voĉdono por la "Kanto de la Jaro!". Nur unufoje jare tio ja povas okazi. Ni prezentos al vi ĉiujn gajnintajn kantojn de la pasinta jaro kaj ankaŭ la plej sukcesajn sur la aliaj rangoj. Entute vi povas ĝui 18 kantojn kaj havos vesperon plena je muziko! Kaj vi havos entute 14 poentojn por disdoni, tamen restas: maksimume 4 por unu kanto!
Celfokusiga = Kiu kanto finfine meritas porti la titolon "Kanto de la Jaro 2024!"?
Ĉio kuŝas en viaj manoj, ĉio dependas de viaj poentoj. Vi ankaŭ poste povos voĉdoni rete, eĉ duoblan tempon, ĝis mardo. Kaj merkredon unu semajnon pli poste vi ekscios la "Kanton de la jara 2024"!

Por partopreni vi havas du eblecojn:
  1. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno, kiam eble ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem ĉeestas kaj povas mallonge saluti vin.
  2. De ĵaŭdo ĝis mardo ankaŭ rete, se vi merkredon ne havas tempon aŭ loĝas en malkonvena horzono. La ligiloj al la kantoj kaj la paĝo por voĉdoni tiam aperos ĉi tie.
  3. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 1-a ESC-Kantoparadego je la 15.05.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Majo: Kaŝi: 3:49 Amokanto - La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=CyZhjeuD3p4
2) Junio: Inge: 4:59 La nereĝojigeblulo – Gijom‘ Armide
https://www.youtube.com/watch?v=3rPABr3LXsI
3) Junio: Michaela: 5:33 Esperanta Tragedio – June kaj Kune
https://www.youtube.com/watch?v=cVa_PsGqwWU
4) Julio: Heinz 3:15 Ĉio estas amo – Armel Amiot 
https://www.youtube.com/watch?v=09Pp-2uCogE
5) Septembro: Raia: 4:35 Al via flanko – Clarissa Sabatini
https://www.youtube.com/watch?v=bRlgHTArVZk
6) Septembro: Pavel: 3:49 Bonvenon al la 109-a UK – Joel Muhire
https://www.youtube.com/watch?v=srBFHH2nEYM
7) Oktobro: Guido: 4:11 Sereneco – Feri Floro
https://www.youtube.com/watch?v=Uor3YwuOsOs
8) Oktobro: Anjo: 4:47 Trovis mi patrujon – Anjo Amika
https://www.youtube.com/watch?v=Nnwhe0UnZD4
9) Novembro: Inge: 5:37 Mia voĉ‘ pli laŭtos – Amindaj https://sonichits.com/video/Amindaj/Mia_vo%C4%89'_pli_la%C5%ADtos?track=1
10) Decembro: Kaŝi: 4:10 IS – Amplifiki
https://www.youtube.com/watch?v=aT1DsPRoLts
11) Decembro: Heinz: 2:56 La eta tamburisto – Akordo
https://www.youtube.com/watch?v=bujcr6g9Wt4
12) Decembro: Hanneke: 6:34 Sen timo – Kajto kaj geamikoj
https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM
13) Januaro: Heinz 2:42 Unutona sambo – Alejandro Cossavella & Flavio Fonseca
https://www.youtube.com/watch?v=ArK4iayrLgw
14) Januaro: Aaron: 3:39 La Junularo de Hodiaŭ – La mondanoj 
https://www.youtube.com/watch?v=ZLhXLSegwNI
15) Februaro: Attila: 3:31 Tiu Brakumo Unika – Lucio Avitabile
https://www.youtube.com/watch?v=D8pBqjX6wPo
16) Marto: Julia: 3:16 Pluku Ne La Florojn – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=_Tcr4nhugNE
17) Aprilo: Paula: 3:26 Junaj idealistoj – Dolchamar
https://www.youtube.com/watch?v=_jTTwQNwpVo
18) Aprilo: Heinz: 1:38 Mi Ne Povas Diri – Luis Obando
https://www.youtube.com/watch?v=FVgnw6RoxjI
19) RESUMA FILMO de la 🎶🥂🥳1-a ESC-Kantoparadego 🎼🎵🎉🥇🏆 🎆 
https://www.youtube.com/watch?v=Xb4djT_og7Y
 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis mardo (laŭ Berlina horzono):



Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
F) Duon-Rezulto 1-a Kantoparadego.PNG 409 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)
 
Denove estis bela vespero dum la 1-a Kantoparadego. Entute partoprenis 46 homoj el 16 landoj (Brazilo, Svedujo, Belgujo, Pollando, Francujo, Portugalujo, Litovujo, Italujo, Svislando, Ukrainujo, Kroatujo, Kongo Kinŝasa, Tajlando, Usono, Ĉeĥujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Voĉdonis en la fino 16 homoj. (Pliaj 13 ĉeestantoj voĉdonis poste ankoraŭ rete.)

Kaj tataaa: Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis mardo - ni decidis, ke ni ĉi-foje havu 2 Kantojn de la Jaro 2024!

La Kanto de la Jaro 2024 laŭ la poentoj:

La mondanoj tiom bone varbis kaj sukcesis aktivigi siajn familianojn kaj amikojn, ke eĉ pli ol 50 voĉdonis kaj donis kvar poentojn al ilia kanto. Certe ili per tio ankaŭ multe informis pri Esperanto kaj espereble eble ankaŭ iu el ili eĉ lernos Esperanton.
Pro tiuj peno kaj klopodoj certe la kanto "La Junularo de Hodiaŭ" meritas la titolon "La Kanto de la Jaro 2024 laŭ la poentoj"! Gratulon!
A) Rezulto 1-a Kantoparadego Kanto de la jaro laŭ poentoj.PNG 405 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!) 

La Kanto de la Jaro 2024 laŭ la verdaj koroj:

Por honori ĉiujn, kiuj ŝatas auŝkulti diversajn stilojn de Esperanto-muziko, supozeble aŭskultis ĉiujn 18 kantojn kaj rompiĝis la cerbon, al kiuj kantoj ili donu poentojn, ni prezentas al vi la liston sen la poentoj de tiuj, kiuj evidente nur volis subteni nur unu solan kanton sen eble aŭskulti la aliajn. Per tio ni provas doni al vi iom pli objektivan superrigardon pri la gusto de la ŝatantoj de muziko en Esperanto.
Pro tio certe la kanto "Amokanto" de "La Perdita Generacio" meritas la titolon "La Kanto de la Jaro 2024 laŭ la verdaj koroj"! Gratulon!
A) Rezulto 1-a Kantoparadego Kanto de la jaro laŭ la verdaj koraj.PNG 430 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!) 

Entute estis ekscita voĉdonado dum la 1-a Kantoparadego. Krom la rapida antaŭenmarŝado de "La Junularo de Hodiaŭ" pro la granda subteno de la adeptoj de "La Mondanoj", la sekvaj kantoj "Amokanto", "La nereĝojigeblulo" kaj "Sen timo" survoje al la pinto kelkfoje inter si ŝanĝis la rangojn. Ankaŭ sur la aliaj rangoj tio okazis. Finfine nun vi vidas la rezulton.
Ĉiuj kantoj entute estas belaj kaj riĉigas la mondon de Esperanto-muziko. Gratulon al vi ĉiuj!
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

Entute partoprenis 127 homoj el 23 landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiujn: Danujo, Israelo, Bulgarujo, Hispanujo, Armenujo, Slovakujo kaj Hungarujo).
(46 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 16 voĉdonis dum la kunveno, 13 el ili voĉdonis pli poste rete, 17 ne voĉdonis; 81 aliaj voĉdonis rete, inter ili 54, kiuj voĉdonis nur por unu kanto, kaj 27, kiuj disdonis ĉiujn siajn poentojn.)
Voĉdonis en la fino 110 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis!

 

Venkintoj post la voĉdonado (110 voĉdonantoj):

La Kanto de la Jaro 2024 laŭ la poentoj: "La Junularo de Hodiaŭ" de "La Mondanoj"
La Kanto de la Jaro 2024 laŭ la verdaj koroj:
1) "Amokanto" de "La Perdita Generacio"
2) "La nereĝojigeblulo" de "Gijom' Armide"
3) "Sen timo" de Kajto kaj geamikoj
 
Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La 43-a Kantoparado okazos la 12-an de junio 2024.
https://eventaservo.org/e/RB-12jun24-43-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!

Jen la tabeloj de poentoj:
B) Poentoj 1-a Kantoparadego Kanto de la jaro laŭ poentoj.PNG 82,1 kB

B) Poentoj 1-a Kantoparadego Kanto de la jaro laŭ la verdaj koroj.PNG 85,2 kB
Jen la tabeloj de procentoj: 
C) Prozentoj 1-a Kantoparadego Kanto de la jaro laŭ la poentoj.PNG 102 kB

C) Prozentoj 1-a Kantoparadego Kanto de la jaro laŭ la verdaj koroj.PNG 105 kB

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Merkredon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-15maj24_1a_ESC-Kantoparadego  
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj dek ok kantoj kaj ilia resuma filmo.  
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Ĉiu havas entute 14 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli sube.
  6. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
  7. Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton
  8. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn ses tagojn. De ĵaŭdo ĝis mardo vi trovos la ligilojn al la dek ok kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos mardo je la 24-a horo laŭ Berlina horzono. 
  9. Iam dum la sekva merkredo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Jaro 2024! Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  10. Elekto de la proponitaj kantoj: Partoprenas ĉiuj 11 kantoj, kiuj gajnis dum la pasintaj 11 Kantoparadoj ekde majo 2023. Krome partoprenas la plej sukcesaj sep kantoj sur la aliaj rangoj laŭ la formulo: atingitaj poentoj dividite per la nombro de voĉdonantoj oble la koeficiento (depende de elekteblaj kantoj, kutime 9 > 9/9, sed povas esti ankaŭ 10/9, 8/9, 7/9, 6/9 ).

Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
  1. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero). 
  2. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  3. Aldonu viajn aliajn poentojn!
  4. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj. 
  5. Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita.)
  6. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
 
Krome por retaj voĉdonantoj (ĵaŭdo ĝis mardo):
  1. Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson. 
  2. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  3. Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  Se vi ŝatas ricevi la informojn pri la Kantoparado per retpoŝto, bonvolu ankaŭ entajpi vian retpoŝtadreson  (libervole) .
  4. Aldonu viajn aliajn poentojn kaj kontrolu ĉion, kiel supre priskribita!
 
Propraj proponoj de kantoj por aliaj Kantoparadoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin iam dum la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: © La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Esperanta Tragedio | June kaj Kune | Esperanto

"Esperanta Tragedio" estas la unua kanto de la mozikalo "June kaj Kune". June kaj Kune estas la unua

Tiu Brakumo Unika - Lucio Avitabile (en Esperanto)

Vi kredu, ke nenio por ĉiam restas sama. Ni trovos ja la vojon por eliri. Ni vidos antaŭ ni alian si

Ĉio estas amo (new demo version)

Eltiraĵo de la projekto "Banĝo Esperanto/Banjo Esperanto", Armel Amiot. Filmeto de Denis Lainé "Stud

Akordo - La eta tamburisto

Kanzono en Esperanto de la muzikgrupo Akordo kun imaĝoj de la 'Avenida Paulista' (Avenuo Paulista),

al via flanko

Ciao a tutti, questa volta vi presento un brano che si discosta un pochino dal mio genere, ecco a https://www.youtube.com/watch?v=bRlgHTArVZk

La Perdita Generacio - Amokanto

Mi amas vin tre multe, kara de Herno estas mi viktimo amas vin tre multe multe pli ol iu ajn esprimo

La nereĝojigeblulo Gijom Armide

La nereĝojigeblulo de Gijom Armide alŝutita por la 1-a Kantoparadego en majo 2024

Bonvenon al la 109-a UK, de Joe Mo (Joel Muhire).

Kanto kreita de Joe Mo (Joel Muhire) por la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio (3-10 aŭgusto 2024). Se vi a

Kajto + (ge-amikoj) - 'Sen Timo'

La kant-video 'Sen Timo' (kaj la Manifesto 'Sen Timo' - vidu ĉi suben) estus nia kontribuo al la 'F

sereneco

Teksto, muziko, filmeto de Feri floro

Anjo Amika - Trovis Mi Patrujon

Kantistino el Hungario, kies vera nomo estas Anna Lászay. Partoprenante E-aranĝojn, Anna akiras mult

Aminda - Mia voĉ' pli laŭtos

Aminda - Mia voĉ' pli laŭtos

Mi Ne Povas Diri - Luis Obando

'Je ne l'ose dire' Franca renesanckanto de la 16a jarcento de Pierre Certon. Tradukis Arjen-Sjoerd

50 Pliaj Jaroj

Ĉu vi estas en la video? Spektu, kaj eltrovu!

Alejandro Cossavella - Unutona Sambo

Imaĝoj: urbo de Rio de Ĵanejro Originala kanzono en portugallingvo: Samba de uma nota só

"PLUKU NE..." Tabasamu!

Muzika komponaĵo: LA PERDITA GENERACIO. Pri la disneja filmo: Ponto al Terabithio.

La Junularo de Hodiaŭ

Official video for "La Junularo de Hodiaŭ" by La Mondanoj. If you want to know more about the song's

Junaj idealistoj

Provided to YouTube by Believe SAS Junaj idealistoj · Dolchamar Rebela Sono (Esperanto) ℗ Vinilko

Resuma filmo de la Kantoparadego 1

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 42-a Kantoparado

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉