🖥 🐀RB_Hameln: 🎶40-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!🎼🎵 - ankaŭ rete dum tri tagoj!📧
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!

Foto1 40-a Kantoparado malgranda.png 333 kB

Detala programo:
14.02.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
40-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj – nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ tri tagojn pli poste. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-14feb24-40-a_Kantoparado 
  2. Vi rajtas voĉdoni nur post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo. 
  3. Por voĉdoni prefere uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos lin nur post la Resuma Filmo. 
  4. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue la cirklojn sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la 9-a). 
  5. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  6. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Vi ne devas konfirmi tion, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje
  7. Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de aŭ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo. Tio eblas nur dum la Zoom-kunveno merkredvespere. 
  8. Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  9. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  10. Post adicio de la poentoj ni prezentos la duon-rezulton
  11. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn tri tagojn
  12. De ĵaŭdo ĝis sabato vi trovos la ligilojn al la naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos sabato je la 24-a horo laŭ Berlina horzono. 
  13. Por eviti misuzon dum la reta voĉdonado vi devas aldoni antaŭ la voĉdonado vian retpoŝtadreson kaj konfirmi ĝin. Faru tion, kion estas priskribita sub punktoj 4-6, alklaku unue al iu cirklo. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu postulas vian retpoŝtadreson. Entajpu ĝin kaj klaku al la verda kampo "Konservi"(Speichern). Tiam vi ricevos retpoŝton de PollUnit. En tiu vi klaku sur "Konfirmi"(Bestätigen). Poste vi povos disdoni viajn poentojn.
  14. Iam dum la sekva dimanĉo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Monato
  15. La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn (do, entute 3 fojon vi povos aŭskulti ilin sinsekve). Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis. 

Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin dum la sekva aŭ sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo ĉe nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per nia dissendolisto

Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas:

https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
 

Proponoj dum la 40-a Kanto-Parado je la 14.02.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

1) Ewa: 2:20 La Adiaŭa – Oraj kantoj (Mikaelo Bronŝtejn) https://www.youtube.com/watch?v=1cSQg8YR8uY
2) Heinz 2:42 Unutona sambo – Alejandro Cossavella & Flavio Fonseca https://www.youtube.com/watch?v=ArK4iayrLgw
3) Aaron: 3:39 La Junularo de Hodiaŭ – La Mondanoj
https://www.youtube.com/watch?v=ZLhXLSegwNI
4) Flavio: 2:43 Rozkolora – Flavio Fonseca https://www.youtube.com/watch?v=tLhgvARH-Qk
5) Taesok: 3:28 Kie Dormas Vent‘ – Jogailė Čojūtė https://www.youtube.com/watch?v=4D4VNBEFUFg
6) Inge: 5:13 Libera -  Konga Espero kun Denis Rock Tamba https://www.youtube.com/watch?v=4NIaRaqPD_sVarbfilmo por la Resuma Filmo: https://www.youtube.com/watch?v=0kB_CG9n6BI
7) Paul: 3:47 Sen iu kondiĉo – Cristina Casella https://www.youtube.com/watch?v=9kDm7Kxncdk
8) Attila: 3:31 Tiu Brakumo Unika – Lucio Avitabile https://www.youtube.com/watch?v=D8pBqjX6wPo
9) Thomas: 10:31 Paco… kaj milit‘ – Amplifiki https://www.youtube.com/watch?v=VBJJgxeWNvs
RESUMA FILMO de la 40-a KP: 11:15 https://www.youtube.com/watch?v=EUxltkpuah4 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis sabato (laŭ Berlina horzono):

Por eviti misuzon, vi devas antaŭ la voĉdonado aldoni vian retpoŝtadreson kaj konfirmi ĝin. 

Atentu: dum la prova fazo la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200. Do, provu voĉdoni sufiĉe rapide. Se vi eble ricevos respondon de PollUnit, ke ne plu eblas voĉdoni, mi petas pardonon. 
Unue ni volas esplori, kiom da homoj ŝatas voĉdoni, antaŭ ol aĉeti pli grandan nombron de PollUnit. Ĝis nun ni ja ne atingis tiun limon. 

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
E) Duon-Rezulto 40-a Kantparado.PNG 147 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!) 

Denove estis bela vespero dum la 40-a Kantoparado. Entute partoprenis 33 homoj el 15 landoj (Pollando, Belgujo, Danujo, Francujo, Italujo, Brazilo, Svislando, Slovakujo, Kroatujo, Ukrainujo, Usono, Litovujo, Togolando, Hungarujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Voĉdonis en la fino 22 homoj.

Kaj tataaa: Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis sabato:
A) Rezulto 40-a Kantoparado.PNG 153 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Entute estis ekscita voĉdonado dum la 40-a Kantoparado. Estas tre densa kampo ĉe la pinto. Inter la 6-a kaj 1-a rango estas nur diferenco de 16 poentoj. Entute partoprenis 85 homoj el 24 landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiujn: Ĉeĥujo, Nederlando, Kipro, Meksiko, Armenujo, Hispanujo, Britujo, Svedujo kaj Bulgarujo ). Voĉdonis en la fino 77 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

D) Landoj 40-a Kantoparado.PNG 33,8 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!) 

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/fhjt_9keyjoqnibwdgwt0q kaj
https://pollunit.com/de/polls/fhjt_9keyjoqnibwdgwt0q/evaluations

Venkintoj post la voĉdonado (77 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:

Jen la kanto de la monato:

1-a rango kun 68 poentoj: Tiu Brakumo Unika - Lucio Avitabile
... kaj sekvas sur rangoj 2 ĝis 3:
2-a rango kun 65 poentoj: La Junularo de Hodiaŭ - La mondanoj
3-a rango kun 62 poentoj: Sen iu kondiĉo - Cristina Casella
 
 
C) Poentoj 40-a Kantoparado.PNG 40,3 kB

C) Procentoj 40-a Kantoparado.PNG 45,8 kB


Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La 41-a Kantoparado okazos la 13-an de marto 2024.
https://eventaservo.org/e/RB-13mar24-41-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!

Foto: ©  La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

3) La Junularo de Hodiaŭ

Official video for "La Junularo de Hodiaŭ" by La Mondanoj. If you want to know more about the song's

Resuma filmo de la 40-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 40-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

Salutmesaĝo de Aaron de La Mondanoj por la 40-a Kantoparado

Ĉar li ne povis ĉeesti, Aaron salutas la partoprenantojn de la 40-a Kantoparado per eta filmeto.

Salutmesaĝo de Carsten kaj Tom de la Mondanoj por la partoprenantoj de la 40-a Kantoparado

Ĉar li ne povis ĉeesti, Carsten salutas la partoprenantojn de la 40-a Kantoparado per eta filmeto.

1) La Adiaŭa - Mikaelo Bronŝtejn

Filmeto kun la kanto de Mikaelo Bronŝteijn, kiun kantas la koruso "Oraj kantoj" kun la ĉefkantisto O

2) Alejandro Cossavella - Unutona Sambo

Imaĝoj: urbo de Rio de Ĵanejro Originala kanzono en portugallingvo: Samba de uma nota só

4) Rozkolora - Flávio Fonseca

Por spekti pliajn videojn, abonu: https://brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo Muzikteksto, partitu

5) Jogaile - Kie Dormas Vent' en Esperanto - OST de Blade & Soul

La kanto estas la Esperanto-versio de la konata filma muziko "바람이 잠든 곳으로, Kie dormas vent'": kanto:

6) Libera (feat. Rock Tamba)

Provided to YouTube by Believe SAS Libera (feat. Rock Tamba) · Konga Espero Kiu lingvo ? (Esperant

7) Sen iu kondiĉo - Cristina Casella - Unconditionally by Katy Perry in Esperanto

"Unconditionally" by Katy Perry in Esperanto Arranged and performed by Cristina Casella Lyrics adapt

8) Tiu Brakumo Unika - Lucio Avitabile (en Esperanto)

Vi kredu, ke nenio por ĉiam restas sama. Ni trovos ja la vojon por eliri. Ni vidos antaŭ ni alian si

9) Amplifiki - Paco kaj Milit' (1991)

Kanto el la kasedo "Ĉu ne?" de 1991

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉