🖥 🐀RB_Hameln: 🎶41-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!🎼🎵 - ankaŭ rete dum tri tagoj!📧
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!

Foto 41-a Kantoparado malgranda.png 349 kB

Detala programo:
13.03.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
41-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj – nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ tri tagojn pli poste. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-13mar24-41-a_Kantoparado 
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo.  
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. 
  6. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero). 
  7. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  8. Por eviti misuzon (multfoja voĉdonado, uzado de pliaj retpoŝtadresoj), vi devas aldoni antaŭ la voĉdonado vian retpoŝtadreson kaj konfirmi ĝin. Krome ni petas vin enskribi ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj. 
  9. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi la voĉdonadon kaj kontroli, ĉu estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  10. Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu postulas vian retpoŝtadreson. Krome ĝi demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  Fine klaku al la verda kampo "Konservi"(Speichern). Tiam vi ricevos retpoŝton de PollUnit. Legu la retpoŝton kaj en tiu vi klaku sur "Konfirmi"(Bestätigen). Kaj denove en la paĝo de PollUnit "Konfirmi"(Bestätigen). Poste vi alklaku "Al PollUnit"(Zur PollUnit) kaj vi povos disdoni viajn aliajn poentojn. (Se eble ne plu eblos por vi: eble ni atingis la finon: En la prova fazo estas limigo al 200 voĉoj pro la kondiĉoj de PollUnit.)
  11. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj. Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
  12. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn dimanĉon, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
  13. Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton
  14. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn tri tagojn
  15. De ĵaŭdo ĝis sabato vi trovos la ligilojn al la naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos sabato je la 24-a horo laŭ Berlina horzono. 
  16. Iam dum la sekva dimanĉo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Monato. Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  17. La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn. La trian fojon vi denove povos ĝui la kanton, sed ne plu eblas voĉdoni por ĝi. Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis. 

Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin dum la sekva aŭ sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Multan plezuron! 
 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas:


https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 
 

Proponoj dum la 41-a Kanto-Parado je la 13.03.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:


1) Paul: 3:47 Sen iu kondiĉo – Cristina Casella (laŭ Katy Perry) 
https://www.youtube.com/watch?v=9kDm7Kxncdk
2) Aaron: 3:39 La Junularo de Hodiaŭ – La mondanoj 
https://www.youtube.com/watch?v=ZLhXLSegwNI
3) Attila: 3:31 Tiu Brakumo Unika – Lucio Avitabile 
https://www.youtube.com/watch?v=D8pBqjX6wPo
4) Lilia: 2:34 Bulgara Rozo – Ĵana Cikalova 
https://youtu.be/dPkEeqqHt9c
5) Heinz: 1:38 Mi Ne Povas Diri – Luis Obando 
https://www.youtube.com/watch?v=FVgnw6RoxjI
6) Julia: 3:16 Pluku Ne La Florojn – La Perdita Generacio 
https://www.youtube.com/watch?v=5KP0HmI52ZA
7) Bettan: 4:39 La bonurbo – Persone 
https://www.youtube.com/watch?v=NzK18Sf5BoI
8) Pablo: 3:09 Fiputino – Eidmantė (Adapto al Esperanto: Pablo Busto) 
https://www.youtube.com/watch?v=TaaGH0i8E64
9) Anjo: 3:39 Ave Maria – Anjo Amika 
Salutmesaĝo de Luis Obando
https://youtu.be/_3--6mJgT_c 

Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povas voĉdoni por tiu kanto:

Kanto n-ro 2:  La Junularo de Hodiaŭ   

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis sabato (laŭ Berlina horzono):


Por eviti misuzon, vi devas dum la voĉdonado aldoni vian retpoŝtadreson kaj konfirmi ĝin. Krome ni petas vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondon al la demando, ĉu vi ŝatas ricevi informojn retpoŝte per nia dissendolisto. 

Atentu: dum la prova fazo la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200. Do, provu voĉdoni sufiĉe rapide. Se vi eble ricevos respondon de PollUnit, ke ne plu eblas voĉdoni, mi petas pardonon. 
Unue ni volas esplori, kiom da homoj ŝatas voĉdoni, antaŭ ol aĉeti pli grandan nombron de PollUnit. Ĝis nun ni ja ne atingis tiun limon. 

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
E) Duon-Rezulto 41-a Kantoparado.PNG 373 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Denove estis bela vespero dum la 41-a Kantoparado. Entute partoprenis 40 homoj el 17 landoj (Ukrainujo, Hungarujo, Nederlando, Danujo, Svedujo, Pollando, Belgujo, Kroatujo, Usono, Italujo, Svislando, Hispanujo, Ĉeĥujo, Britujo, Bulgarujo, Francujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis merkredon vespere en la Zoom-ĉambro. Voĉdonis en la fino 29 homoj.

Kaj tataaa: Jen la fina Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis sabato: 
A) Rezulto 41-a Kantoparado.PNG 398 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Entute estis ekscita voĉdonado dum la 41-a Kantoparado. La kantoj sur la unuaj du rangoj konservis siajn rangojn la tutan tempon, sed estis "batalo" inter la 3-a kaj 4-a rango, kelkfoje unu kanto havis iom pli da poentoj, kelkfoje la alia. Kaj finfine ankaŭ nur estas diferenco de 2 poentoj.
Entute partoprenis 49 homoj el 19 landoj (krom la landoj de la ĉeestantoj de la merkredvespera Zoom-kunveno ni povas aldoni tiujn: Armenujo kaj Slovakujo ). Voĉdonis en la fino 39 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

D) Landoj 41-a Kantoparado.PNG 38,2 kB


Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/ybcmjqm0ddqwqqbko_yqpa kaj
https://pollunit.com/de/polls/ybcmjqm0ddqwqqbko_yqpa/evaluations 

Venkintoj post la voĉdonado (39 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:

Jen la kanto de la monato:

1-a rango kun 64 poentoj: Pluku Ne La Florojn - La Perdita Generacio
... kaj sekvas sur rangoj 2 ĝis 3:
2-a rango kun 57 poentoj: Mi Ne Povas Diri - Luis Obando
3-a rango kun 36 poentoj: Ave Maria - Anjo Amika 

B) Poentoj 41-a Kantoparado.PNG 35,3 kB
C) Procentoj 41-a Kantoparado.PNG 44,8 kB


Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La sekva, la 42-a Kantoparado okazos la 17-an de aprilo 2024.
https://eventaservo.org/e/RB-17apr24-42-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!

Foto: ©  La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Pluku Ne La Florojn

Provided to YouTube by Believe SAS Pluku Ne La Florojn · La Perdita Generacio · Tomas Q Nilsson · T

La bonurbo

Provided to YouTube by Believe SAS La bonurbo · Persone 62 minutoj (Esperanto) ℗ Vinilkosmo Rele

Sen iu kondiĉo - Unconditionally by Katy Perry in Esperanto

"Unconditionally" by Katy Perry in Esperanto Arranged and performed by Cristina Casella Lyrics adapt

La Junularo de Hodiaŭ

Official video for "La Junularo de Hodiaŭ" by La Mondanoj. If you want to know more about the song's

Tiu Brakumo Unika - Lucio Avitabile (en Esperanto)

Vi kredu, ke nenio por ĉiam restas sama. Ni trovos ja la vojon por eliri. Ni vidos antaŭ ni alian si

Fiputino. Versio en Esperanto (Cover) de "Zorra". Originale de Nebulossa

Hispana kandidataĵo al Eurovision festivalo en 2024. Jen originala kanto: https://www.youtube.com/w

Bulgara Rozo - Ĵana Cikalova

Filmeto, kiun kompilis Lidia Nikolova kaj en kiu kantas Ĵana Cikalova, farita por la 41-a Kantoparad

Mi Ne Povas Diri - Luis Obando

'Je ne l'ose dire' Franca renesanckanto de la 16a jarcento de Pierre Certon. Tradukis Arjen-Sjoerd

Anjo Amika Ave Maria

Esperanto, muziko, Varsovia Vento

Resuma filmo de la 41-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 41-a Kantoparado

Salutmesaĝo de Luis Obando por la 41-a Kantoparado

Ĉar li ne povis ĉeesti, Luis salutas la partoprenantojn de la 41-a Kantoparado per eta filmeto.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉