🖥 🐀RB_Hameln: 🎶👨‍🎤🥂🥳50-a JUBILEA Kantoparado🎺🎸🎉🏆- jam nun eblas aŭskulti la kantojn kaj voĉdoni
Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.

Internacia

50-a JUBILEA Kantoparado - voĉdonu por la Kanto de la Kantoj!
Pro la 50-a JUBILEA Kantoparado ni prezentos specialan eldonon kun la plej sukcesaj kantoj el la antaŭaj 49 Kantoparadoj ekde oktobro 2020 kaj la 1-a Kantoparadego! 
 
Jam nun vi trovas la ligilojn al la kantoj, la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni kaj multajn aliajn informojn ĉi tie:

https://eventaservo.org/e/RB-12feb25-50-a_Kantoparado

Aŭskultu la kantojn trankvile kaj pripensu bone, kiu kanto meritas esti poste la "Kanto de la Kantoj"!

La kuna Zoom-kunveno okazos la 12-an de februaro, kiam vi post la fina voĉdonado ankaŭ ekscios la rezulton.

Multan plezuron dum la aŭskultado kaj voĉdonado!

Jen bildo kun etaj fotoj el la kantoj, inter kiuj vi povos elekti:

Foto kompila dokumento 50-a Kantoparado.PNG 707 kB



Antaŭanonco:
La 51-a Kantoparado okazos la 12-an de marto 2025:
https://eventaservo.org/e/RB-12mar25-51-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 
Kaj se ankaŭ vi ŝatas proponi kanton skribu al hameln@esperanto.de 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉