🖥 🐀RB_Hameln:🎶👨‍🎤🥂🥳50-a JUBILEA Kantoparado-voĉdonu por la Kanto de la Kantoj!🎉🏆-ankaŭ rete jam antaŭe
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj! Pro la 50-a JUBILEA Kantoparado ni prezentos specialan eldonon kun la plej sukcesaj kantoj el la antaŭaj 49 Kantoparadoj kaj la 1-a ESC-Kantoparadego!

Foto kompila dokumento 50-a Kantoparado.PNG 707 kB

Detala programo:
12.02.2025:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
50-a JUBILEA Kantoparado - voĉdonu por la Kanto de la Kantoj!
Pro la 50-a JUBILEA Kantoparado ni prezentos specialan eldonon kun la plej sukcesaj kantoj el la antaŭaj 49 Kantoparadoj ekde oktobro 2020 kaj la 1-a Kantoparadego!
Por elekti la plej sukcesajn 18 kantojn ni dividis la nombron de poentoj per la nombro de voĉdonintoj, kiujn iu kanto iam ricevis. Krome ni aldonis koeficienton, kiom da kantoj partoprenis en la voĉdonado (7/9, 8/9, 9/9 aŭ 10/9). Krome ni aldonis al tiuj kantoj unu plej sukcesan sen la koeficiento, du plej sukcesajn en la Kantoparadego kaj unu kanton, kiu ankaŭ atingis la plej multajn prezentadojn (6-foje sinsekve).

Krome ni iom ŝanĝis la manieron, kiel vi povas partopreni. Jen viaj eblecoj:
  1. Jam ekde la 1-a de februaro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 12-an de februaro, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
  3. Post tiu voĉdonado vi ne plu ekscios nur la duon-rezulton kiel antaŭe, sed la veran rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la Kantoj!
  4. Entute vi havas 15 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni po 4 poentoj al tri kantoj kaj al unu kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 15 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavoj de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj dek kvin poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. (Se estus teknikaj problemoj, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de)

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 50-a JUBILEA Kanto-Parado je la 12.02.2025, ligiloj por aŭskulti la kantojn:


1) Inge (33a-34a KP): 4:59 La nereĝojigeblulo – Gijom‘ Armide
https://youtu.be/ng7uPIaaUus
2) Pavel (20a-25a KP): 4:29 Milito – Ĵomart kaj Nataŝa
https://www.youtube.com/watch?v=w_lyGQRXlps 
3) Inge+Kaŝi (3a-4a+29a-30a KP): 4:13 Dankon - Jonny M 
https://youtu.be/h8kPpzKIh1w 
4) Kaŝi (32a-34a KP): 3:49 Amokanto - La perdita Generacio 
5) Anjo+Hanneke (12a-13a+38a-39a KP): 6:34 Sen timo – Kajto kaj geamikoj
https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM
6) Heinz (41a-43a KP): 1:38 Mi Ne Povas Diri – Luis Obando
https://www.youtube.com/watch?v=FVgnw6RoxjI
7) Raia (22a-23a KP): 5:20 Ska virino – Esperanto Desperado
https://youtu.be/2dvQcn4ZTXk 
8) Klaus+Waltraut (2a-3a+17a-19aKP): 5:59 La Universala Arbo – Kajto 
https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg
9) Waltraut (2a-7a KP): 2:56 Haleluja - Manno Montanna
https://youtu.be/gmjL8LRr5-E
Aperis ankaŭ pliaj versioj de tiu ĉi kanto (de Anjo Amika, Emanuele Rovere kaj Ĵomart kaj Nataŝa kun amikoj) en aliaj Kantoparadoj
10) Klaus+Marcelin+Jean (4a+23a-24a KP): 3:55 La lamento de la tero – Manŭel Rovere + Mariusz Domaszewicz
https://www.youtube.com/watch?v=csRwraS5_lk 
11) Heinz (39a-40a KP): 2:42 Unutona sambo – Alejandro Cossavella & Flavio Fonseca 
https://www.youtube.com/watch?v=ArK4iayrLgw
12) Heinz (11a-12a KP): 5:00 Tango de la amo – Mélanie Prin
https://www.youtube.com/watch?v=4hocwNvYrPM 
13) Julia+Paula (3a-4a+42a-43a KP): 3:55 Junaj idealistoj - Dolchamar
https://youtu.be/674L3j8czpA 
14) Paŭlo+Karin (4a-5a+45a-46a KP): 3:32 La vivo rozas – Joëlle Rabu
https://www.youtube.com/watch?v=dHPQl-nOrUQ
15) Aaron (39a-41a KP): 3:39 La Junularo de Hodiaŭ – La Mondanoj 
https://youtu.be/UNwIyNhIAt4 
16) Lilia (13a-14a KP): 2:55 Sidas, sidas Ĝore Dos – Kalinka Raĉeva 
17) Julia (41a-43a KP): 3:16 Pluku Ne La Florojn – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=_Tcr4nhugNE
18) Kaŝi (48a-49a KP): 3:10 Kristnaska Kanto de Esperantistoj – Kaŝi / Carsten Schnathorst
https://youtu.be/xysnpdGoMp8 
19) Santiago (5a-10a KP): 3:33 Reklamo al silento – Team‘ 
https://youtu.be/nADdroEfmVQ 
20) Karl-Heinz (12a-17a KP): 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=O7WqEm43bsk
21) Axel (25a-26a KP): 3:06 Ebrio – Maciej Bogumił Nerkowski + Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio
https://www.youtube.com/watch?v=3nTPNWIloiQ 
22) Heinz (34a-36a KP): 3:15 Ĉio estas amo – Armel Amiot
 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de sabato, la 1-an de februaro ĝis la fino de la Zoom-kunveno, la 12-an de februaro:


Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

La Rezulto pretas:


Daŭris iom longe dum la merkreda vespero, la 12-an de februaro, ĝis ni finis aŭskulti la 22 tre belajn kantojn de nia 50-a JUBILEA Kantoparado kaj ĝis ankaŭ tiuj finis voĉdoni, kiuj devis sendi sian voĉdonadon per retpoŝto.
Sed finfine ni nun havas la rezulton! Ni kore gratulas al ĉiuj kantoj, al la kantistoj kaj verkistoj:
ĈIU KANTO ja ricevis pli ol 40 poentojn! Do, ĉiuj kantoj plaĉis al la aŭskultanoj, des pli malfacile estis disdoni siajn 15 poentojn. Kaj dum la reta voĉdonado unue tute ne estis klara rezulto, sed tagon post tago evidentiĝis, ke la unuaj tri kantoj kelkfoje ŝanĝis la lokon inter si.
Pli ol 80 poentoj ricevis jenaj kantoj:

6-a rango kun 81 poentoj: Ska virino - Esperanto Desperado
same 6-a rango kun 81 poentoj: Tango de la amo - Mélanie Prin
5-a rango kun 82 poentoj: Sen timo - Kajto kaj geamikoj
4-a rango kun 85 poentoj: Haleluja - Manno Montanna
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 99 poentoj: Milito - Ĵomart kaj Nataŝa
🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 101 poentoj: La Universala Arbo - Kajto
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 109 poentoj kaj la Kanto de la Kantoparadoj estas: 

Dankon - Jonny M 


GRATULON!

Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 50-a JUBILEA Kantoparado. Ĉeestis la Zoom-kunvenon 45 homoj el 15 diversaj landoj (Svedujo, Pollando, Hungarujo, Litovujo, Slovakujo, Kroatujo, Belgujo, Rusujo, Svislando, DR Kongo, Britujo, Francujo, Ukrainujo, Usono kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 19 homoj (+20 voĉdonis rete jam antaŭe, 6 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 85 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Danujo, Nederlando, Hongkongo, Bulgarujo, Armenujo, Italujo, Meksiko, Brazilo, Madagaskaro, Aŭstralio, Reunio kaj Hispanujo.

Entute partoprenis 110 homoj el 27 diversaj landoj.
45 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 19 voĉdonis dum la kunveno, 6 ne voĉdonis, 20 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 65 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 104 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.! 

Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 1-a ĝis 12-a de februaro: 
A) Rezulto 50-a Kantoparado.PNG 288 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!) 

 
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1.  Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado

B) Poentoj 50-a Kantoparado.PNG 116 kB
C) Procentoj 50-a Kantoparado.PNG 141 kB

Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
51 por:   Dankon - Jonny M
45 por:   Milito - Ĵomart kaj Nataŝa
41 por:   Tango de la amo - Mélanie Prin
40 por:   La Universala Arbo - Kajto
40 por:   Ska virino - Esperanto Desperado
39 por:   Haleluja - Manno Montanna
39 por:   Pluku Ne La Florojn - La Perdita Generacio
39 por:   Mi Ne Povas Diri - Luis Obando
38 por:   Amokanto - La Perdita Generacio
35 por:   Sen timo - Kajto kaj geamikoj
32 por:   Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
29 por:   La vivo rozas - Joëlle Rabu
29 por:   La nereĝojigeblulo - Gijom' Armide
29 por:   Ĉio estas amo - Armel Amiot
28 por:   Reklamo al silento - Team
27 por:   Ebrio - Maciej Bogumił Nerkowski + Koruso kaj Orkestro
26 por:   La lamento de la tero - Manŭel Rovere + Mariusz Domaszewicz
26 por:   Junaj idealistoj - Dolchamar
25 por:   Kristnaska Kanto de Esperantistoj - Kaŝi / Carsten Schnathorst
24 por:   La Junularo de Hodiaŭ - La Mondanoj
24 por:   Unutona sambo - Alejandro Cossavella & Flavio Fonseca
20 por:   Sidas, sidas Ĝore Dos - Kalinka Raĉeva

 
La 51-a Kantoparado okazos la 12-an de marto 2025!
https://eventaservo.org/e/RB-12mar25-51-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post fino de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi ion pri detalaj klarigoj pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado

Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue (eble tri semajnojn antaŭe) al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj Kantoparadoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Haleluja - Manno Montanna - kun subtekstoj

Haleluja - Manno Montanna - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra p

La nereĝojigeblulo - Gijom Armide - kun subtekstoj

El la kompaktdisko "nenifar'" de Gijom Armide. Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkst

Milito

https://patreon.com/jomart_kaj_natasha Se vi ŝatas la filmeton klaku al "Like"! Tiel vi helpos propa

Dankon - Jonny M - kun subtekstoj

Dankon - Jonny M - kun subtekstoj El la kompaktdisko "Regestilo" Subtekstojn aldonis Heinz W. Spric

Mi Ne Povas Diri - Luis Obando

'Je ne l'ose dire' Franca renesanckanto de la 16a jarcento de Pierre Certon. Tradukis Arjen-Sjoerd

Amokanto - La Perdita Generacio - kun subtekstoj

Amokanto - La Perdita Generacio - kun subtekstoj de la kompaktdisko "eksplodigos vian domon" Subtek

Kajto + (ge-amikoj) - 'Sen Timo'

La kant-video 'Sen Timo' (kaj la Manifesto 'Sen Timo' - vidu ĉi suben) estus nia kontribuo al la 'F

LA LAMENTO DE LA TERO Vortoj kaj muziko: Emanuele Rovere (Manŭel).

Kantas Manŭel kaj MARIUSZ DOMASZEWICZ. Mi dankas al Mariusz ĉar li akceptis entuziasme kunkanti, pre

Ska virino - EsperantoDesperado - kun subtekstoj

Ska virino - EsperantoDesperado - kun subtekstoj el la kompaktdisko "BroKantaĵoj" el 2000 Subteksto

Kajto - La Universala Arbo - oficiala muzik-klipo

La oficiala muzik-filmeto de 'La Universala Arbo', la titolkanto de la 8-a Esperanto KD de Kajto.

Junaj idealistoj - Dolchamar - kun subtekstoj

Junaj idealistoj - Dolchamar - kun subtekstoj el la kompaktdisko "Rebela Sono" Subtekstojn aldonis

Alejandro Cossavella - Unutona Sambo

Imaĝoj: urbo de Rio de Ĵanejro Originala kanzono en portugallingvo: Samba de uma nota só

Tango de la Amo (esperanto) cet air de tango

Musique: Gilbert DRIGON Paroles: Lorenzo TOMEZZOLI Chant: Mélanie PRIN Batterie: Clément DRIGON Pris

Sidas, sidas Ĝore Dos - Kalinka Raĉeva - kun subtekstoj

Sidas, sidas Ĝore Dos - Kalinka Raĉeva - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Kla

La vivo rozas (Edith Piaf) - Joëlle Rabu - Esperanto music

http://vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jo%C3%ABlle-rabu/1-emocioj-part-b/03-la-viv

La Junularo de Hodiaŭ - La Mondanoj - kun subtekstoj

La Junularo de Hodiaŭ - La Mondanoj - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas

"PLUKU NE..." Tabasamu!

Muzika komponaĵo: LA PERDITA GENERACIO. Pri la disneja filmo: Ponto al Terabithio.

Kristnaska Kanto De Esperantistoj - Kaŝi - kun subtekstoj

Kristnaska Kanto de Esperantistoj Musik: Carsten Schnathorst Text: Halina Kuropatnicka. Subtekstojn

Reklamo al silento - Team - kun subtekstoj

Reklamo al silento - Team - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra p

Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio - kun subtekstoj

Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Kl

Ebrio (William AULD)

la boteloj staras vice, kamarade kaj komplice sur la altaj murobretoj -- botelegoj, boteletoj, verda

Ĉio estas amo - Armel Amiot - kun subtekstoj

Ĉio estas amo - Armel Amiot - kun subtekstoj el la albumo "Banĝo Esperanto" Subtekstojn aldonis Hei

Resuma filmo de la 50-a Kantoparado, la 1an -12an de februaro 2025, kun nomoj de kantoj/kantistoj

Proponoj dum la JUBILEA 50-a Kanto-Parado. Voĉdoni eblas de la 1-a de februaro ĝis la fino de la Zoo