🖥 🐀RB_Hameln:🎶👨‍🎤🎹51a Kantoparado🎺🎸🎷
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!

Foto 51-a Kantoparado malgranda.png 416 kB

Detala programo:
12.03.2025:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
51-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1.  Jam ekde la 1-a de marto vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 12-an de marto, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion. 
  3. Post tiu voĉdonado vi ekscios rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato Marto!
  4. Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al unu kanto kaj al alia kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 51-a Kanto-Parado je la 12.03.2025, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Tatjana: 2:57 Kanto de mulisto – Oraj kantoj
https://youtu.be/z3CK5wzJbeY
2) Raymonde: 3:03 Amikeco – Armel Amiot
https://youtu.be/LujUffqx49k
3) Kaŝi: 3:10 Kristnaska Kanto de Esperantistoj – Kaŝi / Carsten Schnathorst
https://youtu.be/xysnpdGoMp8  (3-an fojon ĉeestas - ne plu eblas voĉdoni por ĝi)
4) Rita: 5:15 Neĝo – Meri Tiratsuyan
https://youtu.be/gK0xF74Y51M
5) Christoph: 2:22 Se morti mi devas - Krysztof Daletski
https://www.youtube.com/watch?v=oFJJCK7Z8hQ
6) Diana: 3:01 Dek bovinoj muĝas vegane dum Roskilde Festivalo – Jacob Nordfalk, Suno AI
https://youtu.be/umCih5kI6-0
7) Börje: 6:07 En la profund‘ – Börje Lund
https://www.youtube.com/watch?v=jnjVwztNdPM 
8) Heinz: 2:38 Se havus mi martelon – Duo Espera
https://www.youtube.com/watch?v=37pquxihzAI
9) Oĉjo: 4:35 La dolĉo de la majo – Kapriol‘ 
https://youtu.be/rtcYNt0OZqk
10) Resuma filmo 51-a Kantoparado:
https://youtu.be/1PejNLCuaEc
 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de sabato, la 1-an de marto ĝis la fino de la Zoom-kunveno, la 12-an de marto:


Ĉar ĝi jam la trian fojon ĉeestis, vi ne plu rajtas doni poentojn al jena kanto: 
3)  Kristnaska Kanto de Esperantistoj – Kaŝi / Carsten Schnathorst 

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj
 
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 1-a ĝis 12-a de marto: 
A) Rezulto 51-a Kantoparado.PNG 371 kB


Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 51-a Kantoparado. La kanto sur la 1-a rango jam sufiĉe frue marŝis antaŭen dum la voĉdonado. Sed la kantoj sur rangoj 2 ĝis 7 eĉ kelkfoje ŝanĝis la rangojn inter si kaj finfine nur la LASTA voĉdonado donis la rezulton. Antaŭe ja eĉ 4 kantoj okupis la 3-an rangon. Vi do vidas, ke gravas ĉiu voĉo.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 19 homoj el 11 diversaj landoj (Ukrainujo, Danujo, Hungarujo, Svedujo, Belgujo, Francujo, Kroatujo, Rusujo, Pollando, Litovujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 10 homoj (+8 voĉdonis rete jam antaŭe, 1 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 34 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Italujo, Nederlando, Hispanujo, Bulgarujo, DR Kongo, Svislando kaj Armenujo .

Entute partoprenis 45 homoj el 18 diversaj landoj.
19 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 10 voĉdonis dum la kunveno, 1 ne voĉdonis, 8 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 26 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 44 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.! 

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/py6fg1a7rlnt5bl0lg8bbq kaj
https://pollunit.com/de/polls/py6fg1a7rlnt5bl0lg8bbq/evaluations

D) Landoj.PNG 23 kB

Venkintoj post la voĉdonado (44 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥈 2 Arĝentaj medaloj, 2-aj rangoj kun 41 poentoj:
Kanto de mulisto - Oraj kantoj +
En la profund' - Börje Lund
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 58 poentoj kaj la Kanto de la monato Marto estas: 

Amikeco - Armel Amiot 


B) Poentoj 51-a Kantoparado.PNG 43,8 kB

C) Procentoj 51-a Kantoparado.PNG 57,7 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 
25 por:   Amikeco - Armel Amiot
21 por:   Kanto de mulisto - Oraj kantoj
21 por:   En la profund' - Börje Lund
21 por:   Se havus mi martelon - Duo Espera
21 por:   La dolĉo de la majo - Kapriol'
18 por:   Neĝo - Meri Tiratsuyan
13 por:   Se morti mi devas - Krysztof Daletski
12 por:   Dek bovinoj muĝas vegane dum Roskilde Festivalo - Jacob Nordfalk, Suno AI

Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1. Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
 
La 52-a Kantoparado okazos la 9-an de aprilo 2025!
(ligilo sekvos)
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1.  La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi detalajn klarigojn pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj la detalajn regulojn, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado

Propraj proponoj
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue (eble tri semajnojn antaŭe) al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

If I Had a Hammer - en Esperanto (Se Havus Mi Martelon)

Se Havus Mi Martelon (If I Had a Hammer) 1. Se havus mi martelon, Martelus mi matene, Martelus mi

Amikeco - Armel Amiot - kun subtekstoj

“Amikeco” nova muzikvideo de Armel Amiot. Post la apero de la albumeto "Dezertoj", Armel Amiot, pre

Kristnaska Kanto De Esperantistoj - Kaŝi - kun subtekstoj

Kristnaska Kanto de Esperantistoj Musik: Carsten Schnathorst Text: Halina Kuropatnicka. Subtekstojn

Kanto de mulisto - Oraj Kantoj - kun subtekstoj

Tiun kanton de Novella Matvejeva tradukis Mikaelo Bronŝtejn kaj Jefim Zajdman. Ĝi eniris la KD-on "N

Neĝo - Meri Tiratsuyan - kun subtekstoj

Neĝo - Meri Tiratsuyan - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra por

La dolĉo de la majo - Kapriol' - kun subtekstoj

La dolĉo de la majo - Kapriol' - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijks

"If I must die" kantata en Esperanto

La lasta poemo de Refaat Alareer (1979-2023) kantata en Esperanto. The last poem by Refaat Alareer s

Dek bovinoj muĝas vegane dum Roskilde Festivalo - Jakob Nordfalk, Suno AI - kun subtekstoj

Dek bovinoj muĝas vegane dum Roskilde Festivalo - Jakob Nordfalk, Suno AI - kun subtekstoj Subtekst

En la profund'

La kanto En la profund' estas originala esperantokanto kaj mi verkis la muzikon kaj la tekston. Mi v

Resuma filmo de la 51-a Kantoparado, la 12-an de marto 2025

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estas ludataj en la 51-a Kantoparado