🖥 Tago de Pedagogio
NULIGITA pli detala kaj aktuala pagho aperis.
Alvoko al instruistoj, kursgvidantoj kaj homoj kun pedagogiaj spertoj

Internacia

Okaze de la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI, tiun tagon okazos sesioj tiel, ke ĉiu nova kontribuo komenciĝu je plena horo. Do post prezento, prelego, estos tempo por demandoj kaj debato. La sesio tria, nomita Azia Mateno, de tiu Tago pri Pedagogio, jam havas sian programon.

Alvoko al instruistoj, kursgvidantoj kaj homoj kun pedagogiaj spertoj
— 
Por prepari tiun tagon sendu filmeton kun prelego pri iu el siaj spertoj ĝis la 30-a de junio. Daŭro : 30 min. Sekvos demandoj kaj debato. Ankaŭ povos esti kontribuoj en rekta enreta partopreno ; por tio iu prelegonto povas skribi al Elisabeth Le Dru <ledruelisabeth@gmail.com> dirante : mi pretas paroli je tiu tago je tiu horo ! Bonvenon ! Por havi abundan debatan fazon, la formo rekta enreta partopreno estas preferinda.

La temoj de la prezentoj povas esti
1.  Nova lernolibro, kiun vi uzas kaj pri kiu vi volus paroli, prezenti ĝin.
2.  Preciza sperto dum instruado, kiu estis aparte interesa kaj povos interesi kolegojn.
3.  Analizo de iu aspekto de nia lingvo kaj kiel instrui ĝin.
4.  Ekzercotipoj, novaj inventaĵoj viaj.
5.  Legolibro, kies legado aparte ravis vian klason.
6.  Viaj bezonoj kiel Eo-instruisto
7.  Viaj plej utilaj fontoj kiel Eo-instruisto
8.  Via uzo de Juna Amiko en via instruado
9.  ….

Bonvolu anonci vian partoprenon ĝis la 15-a de junio, kun nomo, titolo, daŭro. Ĉu antaue filmita, ĉu en rekta dissendo.

Do mi kalkulas je via kontribuo por nutri niajn kunvenojn, kiuj okazos sur nova platformo nun en konstruo, io kiel zomo aŭ skajpo.

Por pliaj demandoj kontaktu Sinjorino Elisabeth Le Dru <ledruelisabeth@gmail.com>


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info/
ledruelisabeth(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto