Por dividi spertojn, prepari agadojn kaj klarigi la bezonojn por lerneja agado.
Post unua kunveno fine de junio kaj hibrida kunveno okaze de la kongreso en Lignano estis decidite plu organizi retan kunvenon pri la temo.
Se vi interesiĝas sed ne povas partopreni, vi povas sendi kontribuon kaj indiki preferon rilate postan kunvenon (ĉu dum labortago/semajnofino, je kiu horo…) al didier.janot(ĉ)gmail.com
La kunveno okazos per la zoom-salono de Irana Esperanto-Asocio, kiun ni dankas pro tio.