Biciklumado en Tuluzo
09:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Venu promeni kun ni bicikle en Tuluzo!

Loka

Sabaton la 9-an de decembro okazos bicikla ekskurso en Tuluzo. Ni ekiros de la placo "Capitole" post kafumado ĉe la kafejo "Le Wallace", 15 Place Saint-Georges je la 9-a. 
Matene ni promenos ĉirkaŭ la urbocentro kaj piknikos laŭ la kanalo.
Posttagmeze, ni iros al Donevilo por malkovri la Vinilkosmejon. 
Post tiu riĉa tago, ni kafumos aŭ bierumos aŭ aliumos kune!

Se iu el vi proksimas Tuluzon, ne hezitu veni bicikli kun ni!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj