Facila bicikla ekskurso - dum Beneluksa Kongreso
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari posttagmezan ekskurson en bela regiono de Hasselt

Loka

Tiu ĉi bicikla ekskurso okazos kadre de la Beneluksa Kongreso en Hasselt ekde la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024.
Vidu ankaŭ : https://benelukso.eu/beneluksa-kongreso-2024-en-hasselt/

Oni ne nepre devas partopreni la kongreson, sed se ne, bonvolu anticipe atentigi la organizanton pri via intenco partopreni.

La propono estas bicikli kune al la abatejo de Herkenrode, granda vizitinda areo kun diversaj konstruaĵoj kaj bela parko. Tie ankaŭ estas trinkejo kun granda teraso kaj necesejoj. Dum ni paŭzos tie, eblas promene iom esplori ĝis interkonsentota horo por la komuna revenvojo.

ĉe la stacidomo estas ebleco pruntepreni (bluajn) biciklojn se vi ne kunportas propran biciklon.

Ni proponas sekvi la vojon pere de la numerigitaj nodoj:
Ekde la junulargastejo (Spoorwegstraat 80) ni veturu al nodo 239 kaj transiros tunelon sub la fervojo. Poste ni daŭrigos al 96 kaj sekve al 95. Tie ĉe la kanalo ni veturu al 237.
Ekde nodo 237 ni alveturos al Herkenrode (sekvu iom direkton al 94).
Por la revenvojo ni revenos al nodo 237 kaj sekvos al 238 kaj en la direkto al 239 ni alvenos ĉe la junulargastejo apud la stacidomo de Hasselt.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉