En 2024, LEA (Limburga Esperanto Asocio) denove organizos la Beneluksan Kongreson en Limburgo.
Ĝi okazos de la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024 en la junulargastejo en Hasselt.
La junulargastejo estas tute apude de la stacidomo de Hasselt, do bone atingebla.
Hasselt estas malgranda urbo, sed tamen havas multe da belaj vidindaĵoj.
Vi povas jam antaŭĝui en la retejo:
https://www.visithasselt.be/nl/ontdek-de-stadPli da informoj vi trovos en la retejo:
https://benelukso.eu/kongreso La aliĝilo estas ĉi tie: Aliĝilo:
https://mallonge.net/bk2024a Nia retadreso estas:
limburg@esperanto.be Kaj ankaŭ regule rigardu en Fejsbukon:
https://www.facebook.com/LimburgaEsperantoAsocioLa programo (povas ankoraŭ iom ŝanĝigi):
Vendredo 20-09-2024
Horo |
Salono |
Programo |
Prezentanto13:00 – 15:00 | Foyer | Akceptejo |
15:00 – 18:00 | – | Vizito al la Japana ĝardeno |
18:30 – 19:30 | Manĝejo | Vespermanĝo |
20:30 – 22:00 | Manĝejo | Muziko | Jonny M.
Sabato 21-09-2024
Horo | Salono | Programo | Prezentanto
7:30 – 9:00 | Manĝejo | Matenmanĝo |
9:00 – 10:15 | Manĝejo | | Valere Duoment
9:00 – 10:15 | Salono 1 | Prelego: Esperanto en Limburgo | Bert de Wit
9:00 – 10:15 | Salono 2 | Kurso por komencantoj | Henri + Ben
10:30 – 12:00 | Salono 2 | Ĝeneralo kunveno BEF | Kiki Tytgat
10:30 – 12:00 | Manĝejo | Muzikateljero (Hommels) | Johan van Eenoo
12:30-13:30 | Manĝejo | Lunĉo |
14:00 – 17:00 | – | Promenado tra Hasselt + Ĵenevromuzeo |
14:00 – 17:00 | – | Boulderen (por junuloj) aŭ Gateball |
14:00 – 17:00 | Manĝejo | Tabloludoj |
18:30 – 19:30 | Manĝejo | Vespermanĝo |
20:30 – 22:00 | Manĝejo | Teatraĵo | Arno Lagrange
Dimanĉo 22-09-2024
Horo | Salono | Programo | Prezentanto
7:30 – 9:00 | Manĝejo | Matenmanĝo |
9:30 – 11:00 | Manĝejo | Muzikateljero | Emilio, Paul kaj Catherine
9:00 – 10:15 | Salono 1 | Prelego | Bert de Wit
9:00 – 10:15 | Salono 2 | Kurso por komencantoj | Ben Indestege
10:30 – 12:00 | Salono 1 | Ĝenerala kunveno Vespo | Jean Annet
10:30 – 12:00 | Salono 2 | Kurso por progresintoj | Kiki Tytgat
12:30-13:30 | Manĝejo | Lunĉo |
14:00 – 17:00 | – | Bicikla ekskurso | Eddy Van den Bosch
14:00 – 17:00 | – | Vizito al IEspA | Marc Vanden Bempt
Plie, ni ofertos ankoraŭ:
- Filmo(j)n
- Prezentadon de magiisto