Pliaj informoj sekvos baldaŭ
La organizanto Eddy Van den Bosch faris en majo esploran bicikladon kaj veturis laŭ indikitaj nodoj kun numeroj 41 (en De Haan ĉe la Norda Maro) sekvante 6 - 78 - 96 - 64 - 5 - 67 - 39 - 99 - 8 - 42 kaj tie ni vizitos "Fort Napoleon" , interesa loko rande de la urbo Ostendo (Oostende)
Kaj revenvojo sekvante 92 - 56 - 6 ĝis la kongresejo en De Haan, Maria Hendrikalaan 5
Eblas vidi la itineron per la retejo https://www.fietsknooppunt.be/ se vi fokusas al la marbordaj lokoj iom norde de Ostendo.
(Dum plia preparvizito la itinero estos eventuale iom adaptita)