Jam nun, ekde la 28-a de februaro vi trovas la ligilojn al la kantoj, la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni kaj multajn aliajn informojn ĉi tie:
Aŭskultu la kantojn trankvile kaj pripensu bone, kiu kanto meritas esti poste la "Kanto de la Monato"!
La kuna Zoom-kunveno okazos la 11-an de marto, kiam vi post la fina voĉdonado ankaŭ ekscios la rezulton.
Multan plezuron dum la aŭskultado kaj voĉdonado!
Jen bildo kun etaj fotoj el la kantofilmoj, inter kiuj vi povos elekti:
Foto Kompila Dokumento 60a malgranda.jpg115 kB
La 61-a Kantoparado okazos la 8-an de aprilo 2026! https://eventaservo.org/e/RB-08apr26-61a_Kantoparado Jam nun sendu kanton al mi ( hameln@esperanto.de ), kiun vi ŝatas aŭskulti tiam, kaj iru al la paĝo de Eventa Servo kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!