Aŭskultu la plej ŝatatajn 19 kantojn de la Kantoparadoj de junio '25 ĝis aprilo'26 kaj voĉdonu por viaj plej ŝatataj kantoj - elektu la kanton de la jaro 2026! (jun25-apr26)
Kunveno/Evento
Jam nun, ekde la 28-a de aprilo vi trovas la ligilojn al la kantoj, la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni kaj multajn aliajn informojn ĉi tie, poste ankaŭ la rezulton, ktp:
Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:
Ekde la 29-a de aprilo 2026 ankaŭ legebla en Esperanto: (Post mia demando la 20-an de aprilo enmeti ankaŭ Esperanton inter la elekteblajn lingvojn, PollUnit preskaŭ tuj reagis kaj tre rapide realigis tion! Gratulon al tiu firmao!) en Esperanto: https://pollunit.com/eo/polls/tvuqj169x1k0_ltnha_tqq
Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni. Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!