AERĴ 80-jara!
La 30-an de marto 2022, la Asocio Esperantista de Riodeĵanejro kompletigas 80 jarojn da historio. Por komenci la datrevenajn festojn ni invitas la tutan esperantistaron partopreni en la prelego "AERJ 80 jaroj" (en la portugala), kiu faros Givanildo Ramos Costa.
Krom esti produktanto kaj prezentisto de la programo "Esperanto, a Língua da Fraternidade" (Esperanto, la Lingvo de Frateco) en la Radio Rio de Janeiro, Givanildo Costa estas la nuna prezidanto de
Kultura Kooperativo de Esperantistoj | KKE kaj gvidis la revigliĝon de AERĴ en 1986, estante ĝia tiam prezidanto.
La festa prelego okazos en virtuala kunveno per Zoom la 30-an de marto (merkredo) je la 20:30, tuj post la Ordinara Ĝenerala Asembleo. Partoprenu! Ligilo en
EVENTOS | AERJ.