Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) estas neprofitacela civila societo, fondita en la urbo Rio de Janeiro, la 14-an de julio 1951, kiu celas la kulturan disvolviĝon de esperantistoj kaj ankaŭ la antaŭenigon de kulturaj eventoj enfokusigitaj pri Esperanto.

La ideo krei la Kooperativon ekestis en la sino de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), havante kiel ĉefan motivon la neceson krei fortan organizon el la financa vidpunkto, kies ĉefa celo estu la publikigon de verkoj en aŭ pri Esperanto kaj la organizadon de aliaj servoj nemalhaveblaj por la progreso de la Esperanto-movado en Brazilo.

La 15-an de decembro 1956, la propra sidejo de la Kooperativo estis inaŭgurita, ĉe Av. 13 de Maio, 47, 108 supre, kun la instalado de la librovendejo Esperanto, kiu ankoraŭ funkcias en ĝi.

KKE agadas partnere kun AERĴ kaj kun Brazila Esperanto-Ligo (BEL), de kiu estas ano kiel IE (Institucio Esperantista).

+55 21 2220 7486
www.kke.org.br
esperanto.kke(ĉe)gmail.com
Av. 13 de Maio, 47 – Sobreloja 108 (208), Rio de Janeiro, BR

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureFernando Maia Jr


Kunadministranto(j)