Dum la nokto de la 10a ĝis la 11a de aprilo 1934, du paneloj malaperis de la fama Genta Retablo. Ambaŭ paneloj estis uzitaj kelkajn semajnojn poste por ĉantaĝi monon de la Episkopo de Gento. Unu panelo, Sankta Johano la Baptisto , estis redonita la 28an de majo 1934. La alia panelo, La Justaj Juĝistoj , restas mankanta ĝis hodiaŭ.