Partopreno de lokaj esperantistoj en TaalCafé Mundial
Kunveno/Evento
!! Ĉar tiu tago koincidas kun la Genta Filmfestivalo, la organizantoj verŝajne decidos unue spekti filmon kune. Nur poste okazos mallonga versio de la Talen-Kafejo (kun trinkaĵo). Atentu ĉi tiun paĝon de Eventa Servo por la plej novaj ĝisdatigoj.
Screenshot_20231109-081043.jpg1,19 MBSidiĝu ĉe unu el la multaj lingvaj tabloj (i. a. esperanto) laŭ via elekto. Dum 2 x unu horo vi senĝene parolos en grupoj de 3 ĝis 6 en via(j) elektita(j) lingvo(j).
Kelkaj lokaj esperantistoj certe partoprenas en la lingva kafejo, sed nepre ne volas altrudi Esperanton. Ĝi estas simple unu el la proponitaj lingvoj : organizantoj prizorgas oficialan Esperanto-tablon.
Prefere vian partoprenon anoncu rete je "TaalCafeMundial".