La Verdaj Skoltoj organizas sen liman skoltismon en Esperanto.
Niaj partoprenantoj estas inter 8 kaj 25 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrio, Valonio, Francio, Svislando, Germanio, Pollando, Hungario, Skotlando, Svedio. Ne ĉiuj sukcesas ĉiam kunveni, sed tio ne ĝenas ilin iĝi karaj geamikoj, almenaŭ dum niaj plej gravaj kunvenoj: la ĉiujara somera tendumado.