Grupoj
Ĉi-jare ni kreos du grupojn:
- 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Korsako.
- 16-20 jaruloj, la Roveroj. Ili estos gvidataj de Dingo.
Programo
Ni lernos lignokonstrui por krei meblojn, kiujn ni bezonas:
- tablon por kuiri
- tablon kaj benkojn por komune sidi kaj manĝi
- tendoturon por dormi super la grundo
- ĉu vi havas aliajn ideojn?
Ni manlaboros, memkuiros, esploros, atentos pri la naturo, ludos, diskutos, stultumos… Unuvorte ni skoltumos!
“Kuraĝu aventurojn.“
Bongo, dancu kun mi – iama verda skolto
Por aliĝi, sendu retmesaĝon.