Rotary Klubo de Esperanto Brazilo
 
Rotary International estas loko de konverĝo por tiuj kiuj kredas al  la potenco de ideoj, de fundamentaj valoroj de la homa ekzisto, kaj kiu estas konscia  ke la individua agado povas krei socian harmonion kaj la atingon de la Paco en ĉiuj siaj formoj.Se ni povas per nia individua kaj komuna agado iom post iom forigi la mankon de perspektivoj kaj de reciproka fido inter la homoj, niaj vivoj certe estos konsiderataj utilaj.Dum granda parto de la homaro ankoraŭ suferas en mizero, estas grava kaj signifa organizi la kunlaboron inter tiuj al kiuj nenio mankas por helpi al tiuj kiuj nenion posedas.” Malpeza estas la tasko, kiam ĉiuj partoprenas”, diris jam Homero. Rotary International estas  la unua kaj plej malnova asocio de volontuloj, pretaj helpi solidare por plibonigi sian komunumon, fondita en 1905 de advokato Paul Harris en Usono. Ĝi nun nombras pli ol 1.200.000 membrojn en pli ol 35.500 kluboj en ĉirkaŭ 200 landoj kaj teritorioj tutmonde.


Celo

La celo de Rotario estas promocii la valoron de solidara helpo, motoro kaj progresiga idealo por pli justaj homaj kondiĉoj. Aparte, ĝi celas:

  1. akcenti kaj evoluigi amikajn rilatojn inter siaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio;
  2. valorigi la principojn de alta etiko en ĉies profesia aktiveco.
  3. disvastigi la reciprokan Komprenon, Kunlaboron kaj  Pacon je internacia nivelo pere de amikaj rilatoj inter homoj de malsamaj  ekonomiaj kaj profesiaj kondiĉoj, tamen kunigitaj per la sama celo volontuli por pli dignaj sociaj kondiĉoj kie ajn necesas.

Kernaj valoroj

La kernaj valoroj de R.I. (Rotary International) estas volontulado,  amikeco, individua integreco kaj la kapablo organizi kaj estri, ĉar R.I. volas kunigi estrojn de malsamaj profesioj por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco.  Ĝis kiam tiuj gravaj problemoj ekzistas en nia socio, Rotary ne haltas siajn klopodojn por realigi sian solidaran kunlaboron.


Organizado de la tutmonda movado

La ĉefa centralo troviĝas en Usono, en la urbo Evanston(Chicago). La monda organizado funkcias en 535 distriktoj mondvaste kaj en ĉiu distrikto agadas ĉirkaŭ 50-70 kluboj kun meze 2.000 membroj.

Aparta eco estas  en R.I. la “rotacio” de la estraroj, t.e. ke ĉiujare la monda prezidanto,  la 535 distriktestroj kaj la 35.500 klubprezidantoj estas rotacie anstataŭataj post antaŭaj elektoj de la membroj. Tiu estas unu el la faktoj kiuj originas la sukceson de la  organizaĵo.

Alia forto de R.I. devenas de la fakto ke ĝi  estas internacia, nepolitika, nereligia, sendependa movado, respektante ĉies pensliberecon.


Kongresoj kaj konferencoj

Ciujare okazas grandaj internaciaj kongresoj invitataj de la monda R.I.prezidanto kun meze 15.000 ĝis 40.000 partoprenantoj. Ĉiu distrikto organizas ĉiujare distriktan konferencon por siaj membroj. La kluboj kunvenas tradicie unu fojon semajne en difinita loko.

Ek de kelkaj jaroj ekzistas la ebleco ke formiĝas kluboj, kiuj kunvenas elektronike en retejoj kaj estas samrange rekonataj kiel la tradiciaj lokaj kluboj.  Ĉiu plenrajta membro de R.I. povas partopreni tutmonde ĉiujn kongresojn kaj konferencojn, klubojn kaj eventojn kaj estos bonege kaj amike akceptata.


Komisionoj ene de la kluboj

Por realigi la celojn de la rotaria movado, ekzistas en ĉiu klubo 5 malsamaj komisionoj kaj ĉiu membro nature apartenas laŭ sia inklino al unu el  la komisionoj.

  1. interna organiza komisiono
  2. profesia komisiono (mediprotektado, akvo, daŭripoveco)
  3. komisiono de projektoj kaj programoj
  4. internacia komisiono
  5. komisiono por la novaj generacioj.
 

rotaryclubdeesperantobrasil.org/

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile picturePresi Mediato Presita kaj Ciferigita


Kunadministranto(j)

User profile pictureJulio Calegari