🖥 Prelego - La Agado kaj Roloj de la Interkultura Centro Herzberg
13:30 - 14:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Prelegos Zsófia Kóródy

InternaciaAlia

 Lunde, la 5-an de Septembro je la 13:30 okazos prelego de Zsófia Kóródy
La temo de la prelego estas “La Agado kaj Roloj de la Interkultura Centro Herzberg”. 
 
Zsófia Kóródy estas hungara Esperanto-instruisto kaj ekde 2003 unu el la kernaj aktivuloj de la Interkultura Centro Herzberg en Germanio. Ekde 2003 ŝi vivas kaj laboras en Herzberg am Harz, instruas Esperanton en lokaj lernejoj kaj prizorgas la daŭre kreskantan Esperanto-bibliotekon de Interkultura Centro Herzberg. Ŝi multe kontribuis al tio, ke la urbo fariĝu Esperanto-urbo; ŝia instru- kaj organiza agado celas la disvastigon de Esperanto al la urbanoj kaj la konatigon de la urbo al la tuta mondo. En la UK 2007 en Jokohamo ŝi pro siaj aktivaĵoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA. 
 
Ni kore invitas vin
https://us02web.zoom.us/j/3299297730?pwd=SFZhVVU1WjJxU3BjMUR2ZWlwMUZUdz09 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉