Movado sen Nomo
Movado sen Nomo (mallongigo: MsN) strebas kontribui al pli bona mondo. Ĝi atentas pri gravaj aferoj kiuj ne rilatas al mono kaj materialismo. Anstataŭe, ĝi atentas pri gravaj aferoj kiuj ne rilatas al mono kaj materialismo. Ĝi atentas pri feliĉo, sano kaj ekologio.

Ĝi volas:
  • estigi pli bonajn interhomajn kontaktojn kaj solidarecon inter ĉiuj homoj, grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, de kiu ajn raso, deveno aŭ religio;
  • estigi internan pacon, forigi la izolitecon de homoj, redoni al ili la eble perditan kuraĝon, helpi al ili denove ekkredi je la vivo, la propraj eblecoj, la amo, la aliaj homoj;
  • pledi por pli da amo, paco, toleremo, justeco kaj respekto por ĉio vivanta kaj defendi ĝin.
Msn kredas, ke en ĉiu homo troviĝas bonecoj. Tiujn bonecojn ni volas malkovri kaj kultivi. Ni serĉas la bonan koron sub la vestoj de ĉiuj homoj. Tiun koron ni volas « tuŝi » (vivigi) kaj, kune kun tiu homo, serĉi novajn eblecojn, vivoĝojon kaj vivstilon.

Por tion realigi, ni eldonas levilkartojn kaj librojn kun inspiraj tekstoj.

www.movado-sen-nomo.org/
Antwerpen, BE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureLode Van de Velde


Kunadministranto(j)