Jarfina agado de Movado sen Nomo
14:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prezentado de la kalendaro 2026

Kunveno/Evento

Movado sen Nomo invitas, esperantistojn kaj ne-esperantistojn, infanojn ankaŭ, al la jarfina agado de MsN.

Je la 14.30a ni prezentos nian kalendaron de 2026, kiu estas tute en Esperanto. Poste okazos ateliero pri farado de jarfinaj ornamaĵoj kaj bondezirkartoj por tiuj kiuj volas. Vi bonvenas ankaŭ por agrabla babilado.

Je la 16a horo ni manĝos patkukojn. Prezo: 7€,  inkluzive 1 varman trinkaĵon.

Bonvolu anonci vian partoprenon por ke ni sciu kiom da personoj ĉeestos.

Espereble ĝis tiam!

Plej amike salutas,

La teamo de Movado sen Nomo
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.be/msn
Nickyjanssen1103(ĉe)gmail.com
Lange Beeldekensstraat 169 Antwerpen

Interesiĝintoj

Administranto