Alagoana Asocio de Esperanto
Alagoana Asocio de Esperanto /Associação Alagoana de Esperanto (AAE) - Estis fondita la 28-an de januaro 1971. 

En la 28-a de januaro 1971 oni fondis la Alagoanan Asocion de Esperanto (AAE), kies unua prezidanto estis Kolonelo Francisco Alves Mata (en la paĝo 137 de lia biografio “Memórias de Alves Mata”) li parolas pri la Asocio kaj lia agado favore al Esperanto: inter aliaj pri la venigo de la profesoroj Paulo Amorim Cardoso, Carlos Lima Melo kaj Geraldo Pádua por gvidi E-kursojn; pri la oficialigo de Esperanto en publikaj lernejoj kaj pri la preparo de la universitata pastoralo por prezentado dum la 66-a Universala Kongreso en 1981, kiu okazis en la ĉefurbo de Brazilo. Kune kun la Universitata folklora grupo kelkaj anoj de AAE vojaĝis por partopreni la UK-on. 
En 1988 AAE kune kun Brazila Esperanto-Ligo (BEL) okazigis la 24-an Brazilan Kongreson de Esperanto (24-a BKE) en nia ĉefurbo. 
Maceió gastigis ankaŭ la 39-an BKE kaj la Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson (BEJK) en la jaro 2004. Al la kongreso aliĝis pli ol 400 esperantistoj el pluraj brazilaj urboj kaj ankaŭ el aliaj landoj, nome: Kubo, Portugalio, Germanio kaj Koreio.  
AAE okazigis diversajn aliajn aktivaĵojn ekde ĝia fondiĝo. Inter ili: ekspozicioj; kursoj bazaj kaj daŭrigaj; semajnaj renkontiĝoj por babiladi kaj organizi la lokan movadon; partopreno en eventoj regionaj, naciaj, kaj internaciaj; kaj okazigo de tri laborkunsidoj de nordorientaj Esperanto-asocioj. Elstaras la partopreno de du AAE-anoj en la ekspozicio de UEA, kadre de la Konferenco de UN por la Medio (Unced’ 92 / Rio’ 92) okazinta en Rio-de-Ĵanejro en la jaro 1992. Ekde 2013 ni okazigas sesiojn de la KER-ekzamenoj de UEA kaj Edukado.net en nia urbo.  
Ano de AAE venigis instruiston el Santiago de Kubo, nian samideanon Gonzalo Collantes Garcia por gvidi bazajn kursojn en la jaroj 2004, 2006, 2007, 2010, 2012 kaj 2014.  
Zamenhof-tagon ni ofte okazigas la 15-an de decembro aŭ ĉirkaŭ tiu dato dum semajnfino, ĉe la vesperiĝo, ĉefe en la marbordo, kie multaj homoj promenadas. Tiam niaj anoj portante Esperanto-flagon diskonigas la lingvon per disdonado de flugfolioj kaj fine de la agado ni kunsidas en iu manĝejo por iom babili, trinki kaj manĝeti. 
En 2015 okaze le la 200-jariĝo de nia urbo Masejo (je la 5-a de decembro) ni havis kunlaboron de AAE, Brazila Esperantista Junulara Ooganizo kaj esperantistoj el aliaj urboj de Alagoaso (Arapiraca kaj Piaçabuçu) kaj de Pernambuko (Caruaru, Recife kaj Paulista) por realigo de Zamenhof-tago kadre de tiu festo, kie ni havis budon por eksponi librojn kaj disdoni flugfoliojn. Eĉ kanton oni disaŭdigis al la ĉeestantaro.  
AAE neniam havis sidejon kaj funkciis en kelkaj gravaj ejoj de la urbo, kiel en la Beletra Akademio de Alagoaso, en la Eduka Centro CEPA (Centro pri Studoj kaj Esploroj de Alagoaso); en la Lingva Instituto kaj en la Kulturdomo de la Federacia Universitato de Alagoas (Espaço Cultural da UFAL), kie la anoj kunsidis ĉiusemajne kaj gvidis bazajn kaj progresigajn kursojn. 

+5555829998651
esperantoalagoas.wordpress.com
alagoas.esperanto(ĉe)gmail.com
YouTube-kanalo
Maceió, BR

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureAristophio Andrade Alves Filho


Kunadministranto(j)