Zamenhof-tago en Maceió, Alagoas, Brazilo
16:00 - 20:00
Ameriko/Fortalezo
Elekti horzonon
Agado de esperantistoj el Alagoas por festi la Zamenhof-tagon 2023

Loka

Alagoana Asocio de Esperanto kaj ILEI-Brazilo festos la zamenhof-tagon ĉi-jare, ĉe la plaĝo Ponta Verde, kie multaj homoj promenas, biciklas, babiladas, sumerumas, bierumas, ktp.

Ni renkontiĝos ĉe Barraca Pedra Virada / Maria Coxinha  - https://maps.app.goo.gl/4nCGZawmggnz7XeE7

Ni planas disdoni flugfoliojn kaj libromarkilojn al la homoj, kiuj interesiĝos pri Esperanto.

Kaj ni profitos por fari belajn fotojn de la marbordo ornamita per kristnaskaj lumoj kaj arbo.
Post tio, ni sidos ie por manĝi kaj trinki iom, praktiki la lingvon kompreneble kaj plani la venontajn agadojn, inter aliaj aferoj ni parolos pri la 57-a Kongreso de ILEI (https://eventaservo.org/e/ILEI-57) kaj la restariĝo de nia Asocio - AAE. 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉