***********************************************************************Ni pardonpetas! Pro teknikaj kialoj, ni devis prokrasti tiun aranĝon.
Nova dato: Mardo, 2021-03-09, 16:00 UTK (vidu EventaServo)
***********************************************************************
Krokodili? En Esperantujo? Skandalo!
Trankviliĝu! Memkompreneble ni babilas esperante, sed petas ĉiun partoprenanton:
- prezenti langrompilon en sia gepatra aŭ alia lingvo, instrui al ni ĝian prononcon, kaj doni Esperantan tradukon.
- aŭ prezenti esperantlingvan langrompilon (eble mem elpensitan)!
Ni petas vin laŭeble antaŭ la retkunveno sendi al ni retpoŝte (KDL@gmx.eu) la tekston de la langrompilo, indikante la lingvon kaj laŭeble proksimuman fonetikan transskribon (per Esperantaj literoj). Tio ebligas nin prepari bone legeblajn lumbildojn por afiŝado dum la kunveno.
Alternative, vi povas proponi vian kontribuaĵon dum la kunveno en la teksta babilejo ("ĉat"). Bv. ankaŭ tiukaze indiki la lingvon kaj laŭeble proksimuman fonetikan transskribon (per Esperantaj literoj).