🖥 Internacia krokodila rondo
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Amuza esperantlingva babilado ... sur krokodilaj spuroj

Internacia

Krokodili? En Esperantujo? Skandalo!


Trankviliĝu! Memkompreneble ni babilas esperante, sed petas ĉiun partoprenanton:

  • prezenti langorompilon en sia gepatra aŭ alia lingvo, instrui al ni ĝian prononcon, kaj doni Esperantan tradukon.

  • aŭ prezenti esperantlingvan langorompilon (eble mem elpensitan)!
 
Ni petas vin laŭeble antaŭ la retkunveno sendi al ni retpoŝte (KDL@gmx.eu) la tekston de la langorompilo, indikante la lingvon kaj laŭeble proksimuman fonetikan transskribon (per Esperantaj literoj). Tio ebligas nin prepari bone legeblajn lumbildojn por afiŝado dum la kunveno.
 
Alternative, vi povas proponi vian kontribuaĵon dum la kunveno en la teksta babilejo ("ĉat"). Bv. ankaŭ tiukaze indiki la lingvon kaj laŭeble proksimuman fonetikan transskribon (per Esperantaj literoj).

***************************************************************************************************

La PDF-dosiero (1,6 MB) kun la langorompiloj estas alkroĉita sube.
Langorompiloj.pdf 1,56 MB

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

KDL(ĉe)GMX.EU

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith