Verda Kafo estas loka ĉiumonata Esperanta rendevuo el la urbo Porto Alegre (Brazilo), kiu kutime efektiviĝas en la lasta sabato de la monato. Ĝi estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj de tiam okazadas seninterrompe!
Ĉi-foje la renkontiĝo estos tre speciala: ni festos ties 45-jariĝon! Ni renkontiĝos en la Drinkejo kaj Restoracio Tutty's - Av. Independência, n-ro 30, Butiko 15, je la 16-a horo.