Verda Kafo estas ĉiumonata Esperanta rendevuo, kiu kutime realiĝas en la lasta sabato de la monato. Temas pri tre simpla, senprograma aranĝo: oni kunvenas en kafejo aŭ drinkejo kaj amuziĝas babilante pri iaj ajn temoj.
Verda Kafo estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj estas kvar jarojn pli malnova ol GEA (Gaŭĉa Esperanto-Asocio). Ne ĉiutage oni povas aŭdi pri neformala rendevuo, kiu de pli ol kvar jardekoj okazas seninterrompe!