🖥 Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj
13:30 - 14:30
UTC
Elekti horzonon
Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj (ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA)

Kunveno/Evento

Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo

Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.*

Prelegantoj: 

🔸Martin Haase pri sia instruado de Lingvistiko en la Universitato de Bambergo. 

🔸Ekaterina V. Bebenina pri metalingvistika kompetento.

Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.

*) Atendante la revenon de Ahmad Mamduhi, organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Dennis Keefe, kiu afable provizis la Zoom ligilon:
La registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en:
 1- la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 
3- la aparata kanalo de IrEA: https://www.aparat.com/playlist/532619 (aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)

— 

la 71-a Kunpensigado pri Esperanto en Universitatoj okazis la 4-an de Majo 2026.

Martin Haase parolis pri siaj esplorprojektoj kaj kursoj pri lingvistiko ĉe la Universitato de Bambergo. Interalie li klarigis sian ideon pri Esperanto kiel "komunuma lingvo", en la senco de "komunume transdonata", kaj kiel tio limigas dialektiĝon. Li ankaŭ parolis pri la somera kurso pri Esperanto kaj interlingvistiko en Tours. 

Nina Daniljuk parolis pri sia kurso pri interlingvistiko ĉe Lesnja Ukrainka Volinia Nacia Universitato en Ukrainio. Ŝi petis helpon organizi retkunvenojn por motivigi la 28 lernantojn, kiuj lernas  Esperanton. Ŝi ankaŭ parolis pri eldono de plurlingvaj tradukoj de Lesnja Ukrainka danke al Esperanto. 

En junio Michele Gazzola parolos pri LPLP, se eble Katalin Kovats parolos pri KER kaj Dennis Keefe kaj Trezoro pri siaj kursoj en Hainan.

Alessandra Madella
Dosieroj
Informoj

www.ilei.info
aminafuji2(ĉe)yahoo.it

Interesiĝintoj

Administranto