Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!
Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.*
Prelegantoj:
🔸Nina Danilyuk pri sia libra projekto kaj sia nova universitata kurso pri Interlingvistiko en Ukrainio.
🔸Antonio Leoni pri ekspozicio en la Universitato de Kostariko.
🔸Alessandra Madella pri la Simpozio de ILEI 2026.
*) Atendante la revenon de Ahmad Mamduhi, organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Dennis Keefe, kiu afable provizis la Zoom ligilon:
3- la aparata kanalo de IrEA:
https://www.aparat.com/playlist/532619 (
aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)
—
Raporto de Alessandra Madella
Antonio Leoni de Leon prelegis pri la ekspozicio "Ekziloj, memoroj kaj revenoj" ĉe la unua sidejo de la Universitato de Gvatemalo. Liaj fotoj kunmetis elementojn de la loka kulturo kaj klasikajn Esperantajn tekstojn kaj revuojn. La estetika/lingvistika aliro altiris la intereson de multaj gravaj ĵurnaloj, al kiuj li povis klarigi, ke Esperanto estas la lingvo, kiun li elektis, ĉar oni ne povas esti ekzilitaj de ĝi.
Alessandra Madella prelegis pri la Simpozio de ILEI "Plialtigi lingvan konscion", kiu okazos la 11-12/07/2026 ĉe la Universitato de Zaozhuang en Ĉinio, kun 24 profesoroj, doktoroj kaj fakuloj el 15 landoj. La detala programo kun resumo de la prelegoj kaj vivpriskribo de la prelegabtoj legeblas ĉe
www.ilei.info