🖥 Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj
13:30 - 14:30
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj (ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA)

Kunveno/Evento

Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!

Programo: 
● Nina Danilyuk pri sia libra projekto kaj sia nova kurso pri Interlingvistiko en Ukrainio
● Bengt-Arne Wickstroem pri la unuaj frankaj jaroj de AIS, la SUS-oj en San Marino, la kunlaboro kun Pollando, Rumanio kaj Slovakio ktp
● Christopher Gledhill pri la revuo Esperantologio/Esperantic Studies

Por aldona propono, skribu al Alessandra Madella: aminafuji2@yahoo.it 

Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.

ATENTU!
Esceptokaze, ni uzos la Zoom-konton de Dennis Keefe, kiu afable disponebligis ĝin:
https://zoom.us/j/98025296605?pwd=JSuV9S6NpiCUvzBVX69huqzQ3dlGVp.1
Meeting ID: 980 2529 6605
Passcode: esperanto

La registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en:
 1- la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 
3- la aparata kanalo de IrEA: https://www.aparat.com/playlist/532619 (aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)

— 
Raporto

La 69-a Kunpensigado okazis la 9-an de Marto 2026, kun tre interesa enhavo kaj diskuto.

Christopher Gledhill parolis pri la revuo Esperantologio/Esperanto Studies de CED, invitante homojn kontribui artikolojn ankaŭ pri ne tiel komunaj temoj, kiel Esperanta pedagogio, terminologio, diskurs-analizo au ludoj. La publikaĵoj en la revuo estas nun rekonataj kiel sciencaj en Italio kaj eble estonte oni devos serĉi similan rekonon en aliaj landoj. 

Bengt-Arne Wickstroem rakontis pri la unuaj, frankaj jaroj de AIS, inkluzive de la fondo kaj de la Esperanto-kursoj en orient-europaj landoj kiel Rumanio au Slovakio. La ambicia ideo de Frank estis, ke per la lingvo internacia oni povas instrui ĉiujn fakojn je scienca nivelo, de bakalauriĝo ĝis doktoriĝo. Tamen efektive mankis homfortoj, malgraŭ la tre gravaj kaj rimarkindaj atingoj. Amri Wandel, post la forpaso de Frank, revivigis AIS alimaniere.

La 6-an de Aprilo Nina Danilyuk parolos pri sia nova kurso pri interlingvistiko en Ukrainio, Ekaterina V. Bebenina pri metalingvistika kompetento kaj Antonio Leoni pri ekspozicio cxe la Universitato de Kostariko.


Alessandra Madella
Dosieroj
Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto