🖥 Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj
13:30 - 14:30
UTC
Elekti horzonon
Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj (ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA)

Kunveno/Evento

Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo

Prelegos:
🔸José Antonio Vergara pri IKU;
🔸Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la IKU-libro kaj sia instruado de Esperanto en rusia universitato;
🔸Vicente Manzano-Arrondo (Viko) pri konferenco ĉe la Universitato de Seviljo.

Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.

Atentu! — Nova zoom-salono por tiu ĉi sesio:
Se demandite:
Kunven-identigilo: 933 0947 5522
Pasvorto: La nomo de nia lingvo en minuskloj

La registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en:
 1- la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 
3- la aparata kanalo de IrEA: https://www.aparat.com/playlist/532619 (aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)


Raporto pri la kunveno

La 68-a Kunpensigado de universitatanoj okazis la 2-an de Februaro 2026.

Amri Wandel prezentis la historion de Internacia Kongresa Universitato (IKU), inkluzive de la novigoj (kiel la IKU-libro kaj la filmado de prelegoj), kiujn li enkondukis, la ligoj kun AIS, la proceduro de juĝado de la preleg-proponoj kaj la premio Power. 

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pli detale parolis pri la IKU-libroj, kiujn eldonas Impeto. Ili ankaŭ prezentis sian sperton instrui Esperanton dum 12 jaroj en la Universitato de Amikeco inter Popolo kaj la Esperanto-lernolibro en la rusa, kiujn ili verkis por tio kaj kies unua eldono elĉerpiĝis dum kelkaj monatoj. 

Viko  fine prelegis pri seminario pri malinformado, kiun li organizas ĉe la Universitato de Sevilja kun fakuloj pri ĵurnalismo, komunikado, sociologio, psikologio ktp. Li sendos al la Universitata Listo pli detalan priskribon de la projekto. 

Ni dankas Dennis Keefe pro lia afabla disponebligo de la Zoom-kunligo. La venonta kunpensigado okazos la 9-an de Marto, denove pere de la Zoom-konto de IrEA. Provizora programo: Bengt-Arne Wickström prezentos AIS, Klaus Schubert prezentos la revuon "Esperantologio" de CED kaj Nina Danilyuk parolos pri sia nova kurso pri interlingvistiko en Ukrainio.

Alessandra Madella

Dosieroj
Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto