Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!
Prelegantoj:
🔸Dennis Keefe: Lingvaj foiroj kaj festivaloj
🔸Ekaterina V. Bebenina: Universitata merkatiko
🔸Bengt-Arne Wickstrom: La Esperantologia Konferenco
Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.
Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
3- la aparata kanalo de IrEA:
https://www.aparat.com/playlist/532619 (
aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)
—
Raporto pri la kunveno En la 66-a Kunpensigado de universitatanoj ni povis aŭdi interesajn kontribuojn de Dennis Keefe, Ekaterina V. Bebenina kaj Bengt-Arne Wickström.
Dennis parolis pri sia longa sperto organizi lingvo-festivalojn (malsamajn de lingvan foiroj aŭ kafejoj). Tre grandaj kaj sukcesaj de la merkatika vidpunkto estis ĉe la Universitato de Nankino, kie li instruis Esperanton, en Francio, Londono kaj Rusio. Li klarigos Kiel varbi Instruistojn por la lingvo-festivaloj EN venonta kunpensigado. Li sugestis lanĉi lingvo-festivalon en Novjorko, kiu povus havi la subtenon de UN, Universitato Columbia kaj la urbodomo.
Ekaterina science parolis pri reputacio kiel la centra koncerno de universitata merkatiko kaj sugestis kelkajn eblajn alirvojojn por Esperanto de tiu vidpunkto, inkluzive de propedeŭtiko. Pri tiu ĉi lasta temo ŝi estas verkanta tre interesan serion de artikoloj por Internacia Pedagogia Revuo de ILEI.
Bengt-Arne parolis pri la Esperantologia Konferenco de CED, kiu tradicie okazas dum la UK. Li detale montris la programojn de la sukcesaj konferencoj de Aruŝo kaj Brno. Kaj li anoncis, ke la venontjara Konferenco temos pri Arkivoj, kvankam ankaŭ aliaj temoj rilataj al Interlingvistiko Kaj Esperantologio estas bonvenaj.
Alessandra Madella