🖥 Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj
13:30 - 14:30
UTC
Elekti horzonon
Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj (ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA)

Kunveno/Evento

Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo

Prelegantoj: 
🔸Kimura Goro: Lia kurso pri Interlingvistiko en Japanio
🔸Tida Syuntaro: Liaj kursoj de Esperanto en Japanio
🔸Dennis Keefe: Propono pri telefona biblioteko
Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.

Ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj:
https://us02web.zoom.us/j/84502260578
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

La registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en:
 1- la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 
3- la aparata kanalo de IrEA: https://www.aparat.com/playlist/532619 (aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)


Raporto

La 65-a Kunpensigado de Esperantistaj universitatanoj okazis en la unua lundo de Novembro 2025. Ĝi estis ĉefe dediĉita al Japanio kaj plenis je interesaj informoj kaj diskutoj. Kimura Goro prelegis pri siaj kursoj de Interlingvistiko ĉe la Universitato Sophia de Tokio. Pri unu kurso li verkis artikolon publikitan en IPR. La alia havos interesan eksperimento por vidi kiom multe studentoj el Japanio kaj Ĉinio kapablas legi la respektivajn lingvojn eĉ sen studi ilin. 

Tida Syuntaro prezentis sian instruadon de Esperanto ĉe la Universitato de Kumamoto kaj nun, kadre de kursoj pri lingvistiko, ĉe la Universitato de Kioto.

Aldone, Dennis Keefe parolis pri la avantaĝoj de saĝ-telefonaj biblioteko kaj Ilona Koutny raportis pri sia fruktodona vojaĝo en Ĉinio, dum kiu ŝi donis 7 universitatajn prelegojn angle kaj ĉine. 

En Decembro Dennis Keefe klarigos la diferencon inter lingvo-foiroj kaj -festivaloj. Ekaterina V. Bebenina prelegos pri universitata merkatiko kaj Bengt-Arne Wickstrom parolos pri la Esperantologia Konferenco de CED.

Alessandra Madella

Dosieroj
Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto