Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!
Prelegantoj:
🔸Giridhar Rao: Esperantistoj en barataj universitatoj. Aldone, scienc-fikcio.
🔸Joel Muhire (se estas retaliro): Lernolibro de Esperanto en la svahila.
🔸Alessandra Madella: Simpozio de ILEI 2025
Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.
Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
3- la aparata kanalo de IrEA:
https://www.aparat.com/playlist/532619 (
aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)
—
RAPORTO
Joel Muhire parolis pri sia libro por lerni Esperanton en la svahila, kiun ILEI eldonis papere por la UK de Aruŝo kaj nun ankaŭ bite. Ĝi elŝuteblas el la retejo de ILEI. Joel ankaŭ planas verki libron por lerni la svahilan en Esperanto kaj kelkaj lecionoj jam aperis en la revuo La Konga Stelo.
Giridhar Rao kaj Probal Dasgupta parolis pri esperantistoj en barataj universitatoj kaj retkurso en fama universitato, kiun finis 10 homoj. Giri ankaŭ parolis pri sia traduko de la vivo de Gandhi, korektita de Michela Lipari kaj Fernando Pita, kaj pri scien-fikcioj. La parolado estis tre interesa kaj meritus spektadon.
Bruĉjo Kasini parolis pri kongreseto, kiun li estas organizanta en Pisa, kun seminario pri ĵurnalismo en la Universitato de Pisa.
Alessandra Madella iom enkondukis la Simpozion de ILEI 2025 pri "AI kaj Kulturo", en kiu espereble povos partopreni surpriza gasto.
Raportas Alessandra Madella, vic-prezidanto de ILEI.