Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!
Parolos:
🔸Arko pri ĉinaj universitatoj (aliaj ol Zaozhuang-a Universitato, temo de la pasinta kunveno).
🔸Ilona Koutny pri sia plano restarigi aliloke bakalaŭran kurson de Esperantologio kaj Interlingvistiko laŭ la modelo de Poznano.
Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.
Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
3- la aparata kanalo de IrEA:
https://www.aparat.com/playlist/532619 (
aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)
—
RAPORTO
Arko parolis pri la instruado de Esperanto en diversaj universitatoj de Ĉinio, en la pasinto kaj nuntempo. Temas precipe pri mallongaj kursoj, kiuj laŭ Longarko estas la nova tendenco.
Ilona serĉas lokon, se eble en Eŭropo, por restarigi la kurson pri Esperantologio laŭ la modelo de Poznano au simila.
Raportas Alessandra Madella, vic-prezidanto de ILEI.