Kongreso kaj somerkursaro 2024
Por esperantistoj kaj lernantoj

Internacia

Kongreso-2024-slider+text.jpg 71 kB


En la programo estos:
  • Klasoj de Esperanto
  • Vespero de teatro kaj muziko
  • Ekskursoj
  • Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
  • Ludvespero
  • Jarkunveno

Instruistoj

Orlando E Raola (Usono)
Doktoro, kemiprofesoro, kaj aktiva esperantisto, nun loĝanta en Usono. Iama prezidanto de la usona Esperanto-asocio kaj estrarano de UEA, kaj nuna membro de la Akademio de Esperanto.

Hoan Trần (Ĝojo) (Vjetnamio)
Dum la lastaj 12 jaroj, Hoan laboris en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, okupis diversajn rolojn en Esperanto-organizoj, kaj nuntempe studas interlingvistikon en Pollando. En Vjetnamio, ŝi ĉefe instruas Esperanton kaj helpas alilandajn instruistojn.