🖥 Rusia virtuala kunveno «Reto-2»
09:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Reta aranĝo. Bonvenas kaj rusianoj kaj eksterlandanoj.

Loka

Rusia virtuala kunveno «Reto-2» estas planata por la 11-a de oktobro, por la tempo 9:00–11:00 UTC (12:00–14:00 Moskvo).

Jen la aliĝilo:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSd4t4H8DpIZiCSF14EV0WK_tc6rg2fc4xq_LPXZ-IB7cJkOCQ/viewform

La kunveno okazos per Zoom. La aliĝintoj ricevos per retpoŝto informleteron kun la zoom-ligilo.

La programo estos kompilita el kontribuoj de aliĝintoj. Do indiku en la aliĝilo, kion vi volus prezenti. Programeroj povas esti diversĝenraj kaj diverstemaj: prelegoj pri io ajn, diskutrondoj, kantoj, ludoj, iuj aliaj aĵoj, kiujn vi elpensos.

La provizora programo (laŭ la UTC-horzono):

09:00–09:30 Esperanto-kursoj en RUDN — Anna Striganova (Moskvo)
09:30–10:00 Planedo Tero: Uljanovska provinco (* anonco sube) — Jurij Karcev, Sergeo Abramov, Natalja Kolbeneva (Uljanovsk)
10:00–10:20 Mia vojo al Esperantujo — Jelena Galiguzova (Barnaul)
10:20–10:40 Pri la urbo Jegorjevsk — Aleksandr Lebedev (Dolgoprudnij)
10:40–11:00 Kantoj (ĉu fine, ĉu inter prelegoj...):
- Vadim Solovjov (Vladimir),
- Jelena Galiguzova (Barnaul),
- Mikaelo Povorin (Moskvo).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

amikko(ĉe)yandex.ru

Interesiĝintoj

Administranto