🖥 Esperantumi Duoble
Renkontiĝo de Esperantista Junularo de Sudoriento + Ŝtata Renkontiĝo de Rio de Ĵanejro

Alia

2.png 1,08 MB
AERJ kaj la junaj esperantistoj de sudoriento de Brazilo kuniĝis por organizi du samtempajn eventojn ĉi-jare: la 31-a Ŝtata Esperanto Renkontiĝo kaj la 1-a REJS. La eventoj okazos rete kaj senpage inter la tagoj 21-a kaj 23-a de majo.
1-a REJS
 
REJS estas la nova evento de BEJO kiu celas kunigi junajn esperantistojn el la Sudoriento de Brazilo.
 
La “Renkontiĝo de Esperantista Junularo de Sudoriento” aŭ "REJS" havas tre diversan programon kaj celas junulojn, tamen iu ajn sendepende de aĝo povas partopreni la eventon!
La aranĝo enhavas prelegojn, ludojn, konversaciajn rondojn kaj diversajn aliajn interagajn aktivaĵojn. La tutan programon vi baldaŭ trovos ĉi tie.
Por aliĝi, plenigu la aliĝilon. Ne forgesu aliĝi al nia eventa grupo en whatsapp, inviti amikojn, atenti pri venontaj mesaĝoj kaj partopreni en la plej nova junulara evento en Brazilo! :D
31-a Ŝtata Esperanto Renkontiĝo
 
La Ŝtata Renkontiĝo estas la ĉefa evento ĉiujare organizita de AERĴ, kun la celo kunvenigi la esperantistojn de ŝtato Rio-de-Ĵanejro, stimuli la uzadon de Esperanto kaj ankaŭ prezenti la Internacian Lingvon al la ekstera publiko.
Ĉi-jare la eventa ĉeftemo estas "La lingvo kiel promeso de renkonto", titolo de la malferma prelego prezentota de la poeto, profesoro kaj prezidanto de Brazila Beletristika Akademio Marco Lucchesi.
La evento ankaŭ orbitigas la temon de Esperanto ĉe kultura diverseco, memore al la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, festata la 21-an de majo.
Krom prelegoj, diskutoj kaj artaj prezentaĵoj, la evento enkalkulas atelieron pri Esperanto por vizitantoj kaj interesatoj pri la lingvo kaj ankaŭ programeron speciale planita por infanoj. La plenan programon oni povas vidi ĉi tie.
 
Por aliĝi kaj ricevi informojn pri partopreno, plenigu la aliĝilon. Por partopreni en la infana programero, plenigu la aliĝilon por infanoj. Tiu lasta estas grava por la planado de taŭgaj aktivaĵoj.
Donacoj
Nia evento estas plene virtuala kaj senpaga. Tamen, via financa kontribuo ĉiam estas bonvena kaj subtenas la esperanta movado de Rio-de-Ĵanejro. Aldone, via donaco ankaŭ subtenos la Esperantistan Junularon de Sudoriento en tiu ĉi unua evento.
Vi povas efektivigi vian donacon (sugesto: R$20,00) per banka ĝiro, depono aŭ PIX al la jena konto:
Banco do Brasil
Agentejo: 2865-7
C/C: 420.822-6
aŭ per kreditkarto en Pagseguro.

Poste, sendu la pagpruvilon al la retadreso disvastigo.aerj@gmail.com. Fine de la evento oni lotumos librojn al la donacintoj.
Se vi loĝas ekster Brazilo kaj ankaŭ volas donaci, kontaktu nin per retadreso kaj ni informos vin pri pagmanieroj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉