Post la pikniko en belega ĝardeno, ni promenos al Tegelen por viziti alian muzeon. Kaj tiuj kiuj volas povas kune vespermanĝi en loka restoracio.
10:30 – 11:00 - Ni atendas vin sur la malgranda marketa placo (ĵus antaŭ la Missiemuseum)
11:00 - Kunveno en Missiemuseum Steyl – kafo + teo
11:30 - Vizito al la MissieMuseum Steyl Sint Michaëlstraat 7 5935 BL Steyl
www.missiemuseumsteyl.nl (Buso en la direkto Roermond, haltejo “Roermondseweg”. Ekde stacidomo Tegelen: 30 minutoj de promenado)
12:45 - Pikniko en la ĝardeno de la muzeo
14:00 - Promeno al Tegelen
15:00 - Vizito al Keramiekcentrum Tiendschuur Tegelen Kasteellaan 8 5932 AG Tegelen
www.tiendschuur.net
17:00 - Reiro al Steyl
17:45 - Vespermanĝo en ’t Vaerhoes Veerweg 18, 5935 BK Steyl
www.vaerhoes.nl (vidu Eten & drinken -> Menusuggesties 2019)
Tiuj kiuj ne povas promeni havas la eblecon iri per aŭto al Tegelen (kaj reen). Bonvolu indiki aliĝante ĉu vi volas kunmanĝi jes/ne kaj ĉu vi deziras manĝi vegetare aŭ normale.
Bonvenon!