Ni kunvenos en Rapersvilo (Rapperswil SG) kaj kune decidos, kion fari.
Eblecoj:
- babili, paroli, Esperantumi! (Tion ni certe faros. Nur la resto decidindas.)
- promeni tra naturo laŭ la lag-bordo
- promeni tra la belega malnov-kvartalo de la urbeto. Videblas:
- preĝejo
- kastelo
- etaj stratoj kaj belaj domoj
- manĝi kune
- Aŭ alportu piknikaĵojn aŭ aĉetu forportajn manĝaĵojn tie.
- (Ĉar kelkaj preferas alporti por ŝpari monon, ni verŝajne ne manĝos en restoracio, sed eble ja.)
- viziti la bestoĝardenon "Knies Kinderzoo" (retpaĝo, german-lingva Wikipedia, en mapo)
- visiti la hakejon (Hackerspace) "Coredump" en Jona (retpaĝo, en mapo)
- Tiujn ĉambrojn ni povas uzi por la renkontiĝo, se ni volas / bezonas. (Ekzemple se ni ne volas (r)esti ekstere pro la vetero.)
Renkont-loko
Renkont-tempo
Ni atendos je la renkont-loko ekde 11:30 ĝis 11:45. Se vi alvenos pli poste, telefonu al mi (Rafaelo; +41 7873 7873 4) por ekscii, kie ni tiam estas. (Aŭ skribu al mi en Telegram aŭ Threema.)