🖥 Kiel efike prelegi
14:00 - 15:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelego de Jonathan Cooper

Internacia

Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al homoj potencan ilon por prelegi kaj prezenti. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste aperis la esprimo “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas al tiu fenomeno, inkluzivas konfuzajn grafikojn, lumbildojn kun tro da teksto, kaj prelegantojn, kies ideo pri bona prezentado estas laŭtlegi plurajn lumbildojn. Ĉi tiu mallonga prelego ampleksos: kiel plani kaj strukturi vian prelegon, kiel kapti la intereson de via spektantaro, kaj plurajn teknikajn konsilojn.

Jonathan Cooper estas vic-prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj dum 30 jaroj estis muzea klerigisto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio, Sidnejo.

Parto de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2021.
Pli da informo, kaj reta mendilo, ĉe aea.esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aea.esperanto.org.au/eo/pri-ni/kon...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto